Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 avril 2016 3 27 /04 /avril /2016 08:40
Papuo-Nov-Gvineo : aŭstralia kampejo por migrantoj estas deklarita kontraŭleĝa

27/04/2016

La kampejo por migrantoj de Manuso, mastrumata de Aŭstralio, estas de nun deklarita kiel kontraŭleĝa.

Tiu kampejo, en kiu vivas pli ol 800 azilpetantoj, fariĝis la ĉefa celo de la NROj, kiuj postulis ties fermon.

Ĉi-mardon la papua Ĉefkortumo pravigis ilin, juĝante ke tiu kampejo estas « kontraŭ-konstitucia »

Situanta sur insulo en Papuo-Nov-Gvineo, tiu fermita kampejo akceptas la migrantojn arestitajn de Aŭstralio, kiuj estas poste senditaj surloken. Ili tie atendas, ke ilia azilpeto estu esplorata.

La aŭstraliaj Verduloj tuj salutis tiun decidon. « Ni nun definitive scias, ke la migrantoj kiuj petas protektadon de nia lando, ne estas kontraŭleĝaj, sed ke estas tia, la aŭstralia registaro » deklaris Richard Di Natale, gvidanto de la "partio de aŭstraliaj Verduloj".

Bazita sur interregistara akordo, la kampejo de la Insulo Manuso estas nun rekte mastrumata de aŭstralia privata societo.

La azilpetantoj delokitaj sur tiu insulo, ofte devas atendi plurajn jarojn antaŭ ol akiri respondon de Aŭstralio, kiu jam sciigis, ke la lando ne rezignos pri sia migradpolitiko.

Unu el la plej drastaj en la mondo.

Ĉi-suba video : Voĉoj el Insulo Manuso

Por fronti alfluon de azilpetantoj alvenantaj perŝipe, Aŭstralio kreis detenejojn en najbaraj ŝtatoj de Oceanio.

Ĝi tiel enŝlosas centojn da individuoj, ekster sia teritorio, ekster ia ajn jura kadro, en teruraj kondiĉoj.

Inter ili : Behrouz kaj Omar, du irananoj nun detenataj sur la insulo Manuso, insulo en Papuo-Nov-Gvineo

https://www.youtube.com/watch?v=bpKkecXl5Ig

Plurlingva video : angla, hispana, portugala, germana, itala.

http://www.99.media/fr/au-bout-du-fil/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }