Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 avril 2016 5 22 /04 /avril /2016 08:40
Foto : Arkivo Rifugee resettlement watch
Foto : Arkivo Rifugee resettlement watch

22/04/2016

La informo malkaŝita de la BBC lundon 18an de aprilo, koncerne la morton de preskaŭ 500 rifuĝintoj post ŝippereo, okazinta pasintan semajnfinon sude de Mediteraneo, konfirmiĝas. La HCR mem esprimas sian maltrankvilecon pri « unu el la plej gravaj katastrofoj, pri kiu suferis rifuĝintoj dum tiuj dek du pasintaj monatoj ».

Kvankam la preciza nombro de viktimoj estas malfacile taksebla, la atestoj kolektitaj de membroj de HCR dimanĉon 17an de aprilo, kiu pridemandis la 41 savitojn de tiu ŝippereo, ŝajnas konfirmi tion, kion malkaŝis la BBC ekde lundo.

Sukurita plenmare, verŝajne de kargoŝipo de la nederlanda kompanio Van Weelde Shipping Group, laŭ TradeWinds, poste kondukita al Kalamato, en la greka duoninsulo Peloponezo, la rifuĝintoj – 23 somalianoj, 6 egiptanoj, 11 etiopianoj kaj unu sudanano - apartenis al grupo de 100 ĝis 200 rifuĝintoj foririntaj kelkajn tagojn antaŭe de Libio, apud Tobruk.

« Post pluraj horoj plenmare, la trapasigistoj taskitaj pri tiu ŝipo, volis transloki la pasaĝerojn en alian ŝipon, pli grandan, en kiu jam troviĝis centoj da personoj, precizigas la HCR. Troŝarĝita, tiu ŝipo renversiĝis antaŭ ol sinki. »

La savitoj, restintaj en la unua boato, verŝajne drivis dum tri tagoj, antaŭ ol esti sukuritaj sabaton 16an de aprilo, aldonas la HCR.

De la jarkomenco, preskaŭ 180.000 rifuĝintoj atingis Eŭropon tra la maroj Mediteraneo kaj Egeo. Almenaŭ 761 personoj mortis, aŭ malaperis, dum ilia periplo… nombro, kiu superas 1250 personojn post tiu ĉi ŝippereo.

La HCR daŭre postulas « malfermadon de regulaj vojiroj por akcepti la rifuĝintojn kaj azilpetantojn en Eŭropon (…) Tio ebligus redukti la aktivaĵojn de la trapasigistoj, kaj malkreskigi kaŝajn ŝipiradojn, danĝerajn kaj mortigajn ».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }