12/04/2016
Post manifestacio, alvoke de la intersindikato, la ĝenerala striko daŭras en Majoto. La loĝantaro starigis plurajn baraĵojn, ĉefe sude de la insulo. Lundon, la sindikatoj ricevis subtenon de la Departementa konsilio, kaj la deputito Boinali Saïd deklaris sian subtenon al la movado. Li partoprenis la manifestacion.
La striko komenciĝis antaŭ 11 tagoj en Majoto. Tio estas sekvaĵo de la movado, kiu estis lanĉita en oktobro 2015 kun la agadvorto « reala egaleco ».
La intersindikato opinias, ke kvin jarojn post la atribuo de la statuso de departemento en Majoto, la situacio tre malmulte evoluas. Pro tio, ĝi petas aplikadon de tuteco el la Laborkodo, kaj egalecon de la sociaj prestaĵoj kun Francio. Ĝi ankaŭ postulas altigon de la emeritaj pensioj. Alia celo estas konformigo de la kromsalajroj de la funkciuloj kun Reunio, kiu estas de 53%.
La intertraktadoj malsukcesis. La movado plivastiĝas en la tuta insulo. Manifestaciantoj elektis blokadi la vojojn por akceli la intertraktadojn. La Suda vojo de Majoto estis tiel blokita.
La striko daŭras kaj la subteno kreskas. Pasintan lundon, la delegacio akceptita de la Departementa konsilio ricevis subtenon de la komunuma direkcio. Sabaton, parlamentano de Majoto alprenis la saman decidon.