Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 avril 2016 4 28 /04 /avril /2016 09:42
Jemeno : granda emocio post la murdo de blogisto pro ateismo

28/04/2016

Omar Batawil, junulo 18-jaraĝa, kiu kritikis en Fejsbuko, la religian fundamentismon, estis murdita en Adeno. Lia morto estigas neatenditan eĥon en la araba mondo.

« Murdo de la juna Omar Batawil en Adeno pro liaj kritikoj de la religia ekstremismo », titolas la jemena retpaĝo Shabwaahpress, kiu mencias ke « lia kadavro estis trovita sur la strato », lundon 25an de aprilo. Li estis murdita per du kugloj en la kapo.

« Liaj kritikoj de la religio en Fejsbuko jam okazigis minacon de morto kontraŭ li », eksplikas alia jemena retpaĝo, Oyoun Al-Khaleej.

« De tiam, li fariĝis emblema figuro por junuloj pli kaj pli multnombraj, kiuj ne plu eltenas la religiulojn, en Jemeno kaj ankaŭ en Egiptio, Irako, Maroko, Libano kaj aliloke. La foto de lia kadavro, ĵetita sur la strato, kun sango fluanta el lia kapo, estis vaste diskonigita en la sociaj retoj », kaj aparte kun la kradvorto je lia nomo en Tvitero, raportas la libana ĵurnalo Al-Akhbar.

En unu el liaj lastaj mesaĝoj en lia fejsbuka konto (ne alirebla hodiaŭ ?) Omar Batawil skribis :

Ni skribos ĝis detruado de tiuj sensencaj historioj en viaj kapoj, kiuj igas niajn vivojn neelteneblaj kaj detruadas niajn landojn […] Ni skribos ĝis kiam ni ĉiuj povos vivadi en paco, amo kaj libereco ».

Ankaŭ defendanto de sendependa Sud-Jemeno, li ĉefe denuncis la influegon de la religiaj fundamentistoj, kaj aparte de la organizaĵo Islama ŝtato en la urbo Adeno, de post la milito kiu kontraŭstaras la Hutiajn ribelojn al la koalicio kondukita de Sauda Arabio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }