Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 avril 2016 3 20 /04 /avril /2016 14:03
Siria rifuĝinta knabino. @ AFP
Siria rifuĝinta knabino. @ AFP

20/04/2016

En Fejsbuko, pli ol 10.000 Islandanoj pretas akcepti siriajn rifuĝintojn hejme.

Kvankam la islanda registaro jam indikis, ke ĝi planis akcepti nur kelkajn siriajn rifuĝintojn konforme al la planita kvoto, pasintan lundon, preskaŭ 10.000 islandanoj sin deklaris pretaj akcepti tiujn rifuĝintojn en sia hejmo.

Alvoko de verkistino

En Fejsbuko La verkistino kaj profesoro Bryndís Björgvinsdóttir proponis dimanĉon al siaj kuncivitanoj, ke ili manifestiĝu, se ili deziras ke Islando, kaj ties 33.000 loĝantoj, akceptu pli da siriaj rifuĝintoj. Lundon, komence de posttagmezo, pli ol 10.000 repondis al la alvoko.

Ensociiĝi en la islanda vivo

« Mi estas fraŭla patrino kaj havas 6-jaraĝan infanon (...) ni povas akcepti senhavan infanon. Mi estas instruistino kaj mi instruos al ĝi paroli, legi kaj skribi en la islanda lingvo, adaptiĝi al la islanda socio », skribas ekzemple Hekla Stefansdóttir. Multaj proponas hejmon, sed ankaŭ nutraĵojn, vestaĵojn, kaj helpon por ensociiĝi en la islanda vivo.

Ĉu la registaro pretas ŝanĝi sian projekton?

La ministro pri sociaj aferoj Eygló Hardardóttir anoncis, ke la aŭtoritatoj kolektas ĉiujn ofertojn entenatajn en la fejsbuka paĝo, kaj ŝajne antaŭvidas altigi la nombron de akceptitaj rifuĝintoj, kompare kun la planita kvoto, 50 entute por 2015 kaj 2016. « Mi estis tre klara pri la afero. Mi ne volas liveri maksimuman ciferon, sed ni esploradas ĉiujn eblecojn por akcepti pli da rifuĝintoj », ŝi diris.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }