Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 avril 2016 5 08 /04 /avril /2016 20:27
Grekio : dekoj da Pakistananoj malsatstrikas en la koncentrejo de Mitileno

09/04/2016

Grupo de 70 pakistananoj, detenitaj en la koncentrejo de Moria sur la greka insulo Mitileno, kie almenaŭ 3000 migrantoj de pluraj naciecoj restadas enfermitaj, komencis ĵaŭdon malsatstrikon por protesti kontraŭ sia eventuala resendo al Turkio post la akordo UE-Turkio.

De tri tagoj la Pakistananoj de Moria kaj de la koncentrejo de Samoso, pli suda insulo en Egea maro, postulas ĉiutage « malfermon de la landlimoj » kaj bedaŭras sian verŝajnan resendon al Turkio, kiel planas la akordo subskribita de Eŭropa Unio kaj Turkio, valida ekde la 20a de marto.

Unu el la Pakistananoj de Moria svenis, kaj estis transportita de "Tutmondaj Kuracistoj" en la dispensario de tiu NRO en la koncentrejo.

En Moria, 3000 personoj estas detenitaj. Ili alvenis en Mitilenon post tiu dato, dum la enhaveco de tiu kampejo estas taksita de la "Alta komisaro por la rifuĝintoj" ĝis 2000 lokoj.

En Samoso, 740 personoj estas detenitaj, la enhaveco de tiu koncentrejo estas je 800 personoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }