10/04/2016
Dekoj da migrantoj estis vunditaj dimanĉon ĉe la greka-makedonia landlimo, kiam la makedonia polico pafis plorigajn gasojn kontraŭ grupo de migrantoj, kiuj provis enrompi la barilon.
La vunditoj suferas ĉefe pri « spiradaj problemoj, kaj tri el ili estis transportitaj en la malsanulejo de Kilkis », urbo proksime de Idomeno, eksplikis respondeculo de la NRO Kuracistoj sen Landlimoj. Makedonia polica informfonto indikis, ke tri makedoniaj policistoj estis vunditaj de ŝtonĵetoj.
Kelkaj migrantoj svenis post tiuj incidentoj kaj estis sukuritaj fare de NROj de la kampejo de Idomeno.
La uzado de plorigaj gasoj komenciĝis, kiam matenfine kelkaj migrantoj amasigitaj por postuli « malfermon de la landlimo », fermita de komence de marto, provis enrompi la kradon. La makedonia polico konfirmis la incidentojn ĉe la landlimo sed dementis, ke ili uzadis plorigajn gasojn indikante, ke « faris tion, la greka polico ».
La migrantoj manifestaciis dimanĉon matene post la onidiroj, kiuj cirkuladis tiujn pasintajn tagojn en la improvizita kaj malpurega kampejo de Idomeno, laŭ kiuj Makedonio malfermos baldaŭ la landlimon. Pli ol 11.000 migrantoj kaj rifuĝintoj tendumas de monato kaj duono en Idomeno, en mizeraj kondiĉoj, kaj manifestacias preskaŭ ĉiutage por postuli malfermadon de la landlimo, fermita de komence de marto post la blokado de la « Balkana vojo » antaŭe uzata de la migrantoj direkte al landoj norde de Eŭropo.