Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 avril 2016 6 30 /04 /avril /2016 13:39
Germanio : la kongreso de la populisma partio AFD tumultigita de manifestacioj

30/04/2016

La kongresa malfermo de la germana populisma partio AFD en Stutgarto, sud-okcidente de la lando, okazis en tre streĉa etoso. Preskaŭ mil manifestaciantoj provis bloki la aliron al la kongreso, kaj ĉirkaŭ 400 inter ili estis arestitaj de la polico.

« Honto al vi », skandis tiuj maldekstraj aktivuloj, dum "Alternativo por Germanio" intencas ĉi-semajnfine alpreni programon malkaŝe islamofobian. Inter la planitaj aranĝoj : malpermeso de minaretoj, de la alvokoj de muezinoj kaj de la vualo.

Fondita antaŭ tri jaroj, la partio estas reprezentata en la Eŭropa parlamento kaj en duono el la regionaj parlamentoj de Germanio. Ĝi prepariĝas al la venontjara baloto, kaj antaŭvidas triumfan eniron en la Bundestag. Tiujn pasintajn monatojn, ĝia populareco plu kreskis, sur fono de migranta krizo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }