24/04/2016
Ili estis inter 35.000 kaj 90.000 sur la stratoj de Hanovro. Tagon antaŭ la alveno de Barack Obama en la urbo, la manifestaciantoj provas meti premon. Sur la afiŝtabuloj, videblas multaj sloganoj kontraŭ la traktato TTKI.
Laŭ ties defendantoj, Eŭropo povus gajni ĝis 100 miliardoj dank' al tiu traktato.
Sed ĉi tie, la manifestaciantoj timas ĝeneralan dereguligon. Mediaj, sanaj normoj, publikaj servoj povus suferi, kaj tio maltrankviligas ilin. Estas malfacile scii, kion fakte entenas la traktato, tiom sekretaj estas la intertraktadoj.
« Tiuj akordoj profitos nur al la grandaj entreprenoj kaj premgrupoj. La bazaj homoj estas ignorataj, kaj fariĝas nur ilo por promocii la interesojn de la multnaciaj firmaoj », pravigas manifestacianto. Multegaj en la defilado samopinias.