07/04/2016
Merkredon, Francio fariĝis la kvina eŭropa lando, kiu punos la klientojn de prostituit(in)oj per definitiva alpreno, fare de la Nacia Asembleo, de la leĝpropono plifortiganta la lukton kontraŭ prostituado, post du jaroj kaj duono da viglaj debatoj.
La leĝo estas kontestata de pluraj asocioj de prostituit(in)oj, kiuj defendas sian volontulan laboron, kaj maltrankviliĝas pro estonta perdo de mongajnoj. « Ni jam observas La konsekvencojn. Tiuj, kiuj povas, foriros al la apudaj landoj, la aliaj serĉos agentejojn, masaĝajn salonojn, kiuj deĵoros kiel prostituistoj, en la celo meti ilin en rilatoj kun klientoj », eksplikas Morgane Merteuil, de la Sindikato de sekslaboro (Strass).
Aliparte, kolektiĝo de prostituit(in)oj, kiuj kontraŭas la tekston okazis merkredon posttagmeze antaŭ la Asembleo. « klientoj monpunataj, prostituit(in)oj murditaj », skandis la manifestaciantoj ekde la 13a horo antaŭ ol svingi afiŝtabulojn, sur kiuj estis legeblaj « Koleraj prostituit(in)oj, ne punu niajn klientojn ».