23/04/2016
La sekvo de la manifestacio kontraŭ la El-Khomri-leĝo estis tumulta ĉi merkredon posttagmeze en Lillo. Du personoj estis arestitaj el la lokalo de la Nacia Konfederacio de la Laboro, kiu denuncas la perforton de la enrompo.
Laŭ la polico, revene de la mobilizado kontraŭ la Labor-leĝo, « individuoj kulpis pri perforto kontraŭ kvin policistoj, apud la lokalo de la CNT (Nacia Konfederacio de la Laboro), strato Arras, en kiu ili rifuĝis. Ni petis de ili, ke ili foriru, sed ili rifuzis ». La policistoj poste enrompis la pordon de la konstruaĵo kaj arestis du personojn (video).
Subtena manifestacio
Thomas Barrier, regiona sekretario de la CNT, denuncas tiun okazaĵon. « Tio estas konsterna, temas pri sindikata lokalo ! La policistoj traserĉis kaj renversis ĉion, kio estis en la ĉambro. Tiu agado estis perforta ». Gazetkomunikaĵo kun pli da reagoj estis diskonigita fine de la posttagmezo.
La du personoj arestitaj estis detenitaj pro perforto kontraŭ personoj, posedantoj de publika aŭtoritato. Subtena manifestacio okazis antaŭ la policejo de Sud-Lillo.