Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 avril 2016 2 26 /04 /avril /2016 13:19

26/04/2016

Tiuj laboristoj, soldatoj, ministoj, estis deplojitaj en la centralo tuj post la akcidento de 26a de aprilo 1986 por lukti kontraŭ la incendio. Tio okazis antaŭ tridek jaroj. En 1986, dum la nokto de la 25a ĝis la 26a de aprilo, incendio komenciĝis en la centralo de Ĉernobilo, en Ukrainio, okazigante la plej gravan nuklean katastrofon en la Historio.

Tuj, dungitoj de la centralo, ministoj kaj soldatoj estis mobilizitaj por prove limigi la konsekvencojn de la katastrofo. Inter 500.000 kaj miliono da likvidantoj, viroj kaj virinoj, estis taskitaj sekurigi la centralon kaj detrui la infektitajn vilaĝojn, submetiĝintajn al esceptaj niveloj de radiadoj.

Gravaj korpaj sekvaĵoj

Malbone protektitaj kontraŭ la alte radioaktivaj emanaĵoj, nur 50.000, t.e 10% el ili, plu vivas hodiaŭ. Anatolij Koliadin, elektristo estis el la unuaj, kiuj alvenis surloken. Inter tiuj, kiuj laboris kun li, duono jam mortis. Li estas nun 67-jaraĝa, kaj laboris dum tri jaroj por sekurigo de Ĉernobilo, antaŭ ol kuniĝi kun sia familio, reloĝigita en Kievo. Tri detruaj jaroj por lia sano: la elektristo akumulis malsanojn: tiroido, arterioj kaj okuloj estis trafitaj, kaj tio malhelpis lin trovi novan laborpostenon.

Bagatela monkompenso

Kiel ĉiuj likvidantoj, Anatolij Koliadin ricevas pension. Sed tiuj financaj helpoj, kiuj atingas nur 2000 hrivnojn (70 eŭroj) por la plej malaltaj, ne altiĝas aŭ tre malmulte, dum la prezoj ege altiĝas. Kaj tiu monkompenso ne sufiĉas por sin kuraci. «Por kelkiuj, aĉeti medikamentojn, kostas duonon el ilia pensio», substrekas Anatolij Koliadin.

Por akiri respekton de siaj rajtoj, multaj likvidantoj fondis asociojn. Kaj kvankam ili partoprenos ceremoniojn en Kievo kaj en pluraj aliaj ukrainiaj urboj por omaĝi ilin, la plej grava afero restos troviĝi inter si poste. Por trinki, interbrakumi, kalkuli la pluvivantojn. Kaj antaŭ ĉio, pensi pri tiuj, kiuj ne plu estas tie.

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }