29/04/2016
Tri murdoj per maĉeto de defendantoj de esprimlibereco ĵus okazis. En du jaroj, dekduo da blogistoj kaj verkistoj estis murditaj en la lando.
Du tagoj pasis inter la murdo per maĉeto, sabaton 23an de aprilo, de instruisto pri anglalingvo en la universitato Rajŝahi, oriente de Bangladeŝo, kaj la murdo en samaj cirkonstancoj, lundon 25an de aprilo en Dako, de la ĉefredaktisto de geja magazino, kaj de ties koramiko. Tiujn pasintajn monatojn, mencias la ĵurnalo New Age, dekduo da blogistoj kaj verkistoj estis mortigitaj en la lando.
« La registaro ne sukcesis protekti ilin, sed plie, ne eĉ kapablis trovi la antaŭajn murdintojn », emfazas la ĵurnalo laŭ kiu, la « apatio » de la polico « ardigas » la plenumintojn de tiuj murdoj. Alvenis la tempo por la bangladeŝaj estroj, alpreni aranĝojn por ĉesigi kulturon de nepuniteco, li eksplikas.
La registaro devas protekti la esprimliberecon
Tiuj eventoj « aŭguras nenion bonan », maltrankviliĝas siaflanke la pakistana ĵurnalo Dawn.
La tri pasintajn murdojn prenis sur sin la "organizaĵo Islama ŝtato", kiu intencas malaperigi la ateistojn kaj tiujn, kiuj promocias samseksemon en Bangladeŝo. Ĉio ĉi malkaŝas « kreskadon de mortiga potenco » de tiuj, kiuj luktas kontraŭ toleremo, plurismo kaj religia libereco, opinias la ĵurnalo kiu aldonas, ke anstataŭ daŭre persekuti opozicion, la registaro de Ŝejkino Hasina Oaĝed devus « protekti esprimliberecon ».
« Nur la saĝaj decidoj alprenitaj de la politikaj respondeculoj de la lando, povos orienti la landon al bona direkto », konkludas Dawn.