25/04/2016
Pluraj centoj da italaj manifestaciantoj kolektiĝis dimanĉon ĉe la landlimo kun Aŭstrio en la montpasejo Brenero, por protesti kontraŭ la intenco de Aŭstrio restarigi la kontrolojn laŭlonge de la landlimo kun Italio, antaŭ la 1a de junio. Aŭstrio postulas de Romo, ke ĝi alprenu aranĝojn por redukti la nombron de migrantoj, kiuj trairas sian teritorion direkte al Nord-Eŭropo.
Kelkaj surhavis savoveŝtojn, aliaj ĵetis pneŭmatikajn boatojn al la polico, por esprimi sian solidarecon kun miloj da migrantoj dronitajn en Mediteranea maro.
« Vi mortigas Eŭropon », kriis manifestacianto per laŭtparolilo.
La italaj aŭtoritatoj opinias, ke la restarigo de la kontroloj estus malobservado de libera cirkulado de la personoj. Ĝi malrapidigus la transportojn de agro-nutraĵaj varoj al Germanio, estigante mongajnan perdon por la itala ekonomio.