Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 avril 2016 5 01 /04 /avril /2016 09:22
Aprila numero de « Le monde Diplomatique » en Esperanto

01/04/2016

La ne atendita sukceso de Donald Trump- Serge HALIMI

Kiel eblas, ke novjorka konstruigisto, trifoje edziniĝinta, povas esti tiom populara en la sudo de Usono, bastiono de la religia dekstrularo ? Respondo en Alabamo, kun membroj de la Respublikana Partio, kiuj alfrontiĝas pri la kandidateco de s-ro Donald Trump. SABATON, la 27-an de februaro, Mobile (Alabamo). La jarkunveno de la plenumkomitato de la Respublikana Partio de Alabamo okazas en la granda salonego de kongrescentro, tri tagojn antaŭ la primaraj elektoj en pluraj sudaj ŝtatoj de la (...)

http://eo.mondediplo.com/article2344.html

Sahelo inter du ĝihadismaj fajroj - Philippe HUGON

Ses junaj senegalanoj, suspektataj pri ĝihadismo, estis elportitaj de Nuakŝoto (Maŭritanio) al Dakaro, la 20-an de februaro 2016. La terorisma minaco etendiĝas en Okcidenta Afriko, fone de konkurenco inter Al-Kaido kaj la Organizo de la islama Ŝtato. La armeaj intervenoj en Sahelo, inkluzive la francan operacion « Barkhane », ne trafas la radikojn de la perforto. RENOMITA en marto 2015 « Islama Ŝtato en Okcidenta Afriko », la grupo Boko Haram multigas la mortigajn operaciojn en Niĝerio kaj Ĉado. En (...)

http://eo.mondediplo.com/article2341.html

Unujara milito por nenio en Jemeno - Laurent BONNEFOY

Saud-Arabio kaj ĝiaj aliancanoj penadas por venki la huthisman movadon, kiu daŭre kontrolas la ĉefurbon de Jemeno, Sanao. Dum diplomatio stagnas, la damaĝoj de la konflikto pligraviĝas kaj jam okazigas homaran katastrofon en la lando. En la nokto de la 25-a al la 26-a de marto 2015, Saud-Arabio, kun helpo de dek sunaismaj islamaj landoj, ekis militan aeroperacon en Jemeno kontraŭ la huthistaj ribeluloj. Ĉi lastaj, devenantaj el malplimulto zajdista, branĉo de ŝijaismo, de pluraj monatoj premis la (...)

http://eo.mondediplo.com/article2337.html

Ĉu eblas fabriki justan telefonon ? - Emmanuel RAOUL

La ercoj uzataj por la fabrikado de poŝtelefonoj estas ofte eltirataj el la tero sen respekto al la plej elementaj socialaj rajtoj, aparte en centra Afriko. Sen kalkuli la damaĝojn al la hommedio. Entrepreno do provis krei « justan telefonon ». Sed ĝi stumblas, interalie, sur la nigra merkato kaj la mankoj de la kvalita priatestado. KUN 1,4 miliardoj da fabrikitaj aparatoj en 2015, la smartphone (« lerta telefono ») estas lumiga simbolo de la tutmondigita ekonomio, resumita sur la dorso de ĉiu (...)

http://eo.mondediplo.com/article2342.html

Ĉinio reskribas la tutmondajn regulojn - Philip S. GOLUB

Malgraŭ zorgoj pri la fino de la ĉina ekonomia miraklo kaj pli malfacilaj tempoj pro la posttremoj de la financa krizo en 2008, tutmonda reekvilibriĝo okazas - kaj rapide. La 30an de novembro, la estraro de la Internacia Mona Fonduso (IMF) anoncis ke ĝi baldaŭ inkluzivos la ĉinan valuton - la renminbio (RMB) aŭ juano - en la aro da valutoj kiuj konsistigas ĝiajn Specialajn Rajtojn de Enspezo, kune kun la usona dolaro, la brita pundo, la eŭro, kaj la eno. La decido agnoskis la kreskantan rolon de (...)

http://eo.mondediplo.com/article2338.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }