Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mars 2016 6 19 /03 /mars /2016 14:16
Virino partoprenas protestadon kontraŭ-trumpan kaj favore al la migrantoj en la kvartalo Manhattan de Novjorko la 10an de decembro 2015 (Reuters/Carlo Allegri)
Virino partoprenas protestadon kontraŭ-trumpan kaj favore al la migrantoj en la kvartalo Manhattan de Novjorko la 10an de decembro 2015 (Reuters/Carlo Allegri)

19/03/2016

Donald Trump semas malkonkordon ĉie, kie li pasas. La kandidato al la investado por la usona prezidenteca balotado partoprenis mitingon hieraŭ vespere en Sallaga Urbo, en Utaho, kaj kolizioj okazis inter polico kaj manifestaciantoj, kiuj kontraŭstaras la miliardulon. Tiuj homoj ne plus eltenas la ksenofobian kaj malaman retorikon de Donald Trump kaj volas haltigi lian progreson.

« Ni konstruu muron ĉirkaŭ Trump, kaj ke li pagu ĝin », estis legebla sur unu el la afiŝtabuloj de la manifestacio.

Trump daŭre disigas la usonanojn. Ĉi-vendrede la Respublikano Mitt Romney deklaris, ke li voĉdonos, dum la julia asembleo, por unu el ambaŭ kandidatoj, Ted Cruz. Donald Trump respondis, ke la kandidato al la Blanka Domo de 2012 « komprenas nenion ».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }