03/03/2016
En Unuiĝinta Reĝlando, raporto kritikas la vivkondiĉojn ene de la plej granda migradcentro en Eŭropo, okcidente de Londono. Mastrumata de privata societo en la nomo de la brita ministrejo pri internaj aferoj, la detenejo povas enteni ĝis 661 azilpetantoj, kaŝmigrantoj aŭ krimuloj atendante sian elpeladon. La inspektoro pri malliberejoj postulas tujajn plibonigojn.
Dormejoj infestitaj per blato kaj cimoj, nesalubraj necesejoj kaj duŝejoj en troloĝata medio, jen kion malkovris la inspektoroj dum improvizita vizito pasintan septembron en la detenejo de Harmondsworth à Heathrow.
En sia raporto publikigita ĉi-semajne, la ĉefinspektoro de la malliberejoj Peter Clarke juĝas kiel netolerebla, ke la lokoj atingas tiel nivelon da difektado kaj bedaŭras, ke la zorgoj jam esprimitaj dum inspektado en 2013 estigis neniun plibonigon aŭ preskaŭ neniun.
Ĉe la momento de la inspektado, la detenejo ne atingis sian maksimuman kapablecon kaj tamen la malliberuloj estis amasigitaj je tri eĉ kvar en ĉambroj antaŭviditaj por du personoj en malpuraj kaj difektitaj lokoj.
Alia problemo, multaj migrantoj restadis pli ol jaro, ĝis kvin jaroj por unu el ili, en tiu detenejo, kiu estas antaŭvidita nur por restadoj kiel eble plej mallongaj, kaŭzante gravajn psikologiajn konsekvencojn por ĝiaj okupantoj.
Responde al tiu nerefutebla raporto, la registaro kaj la privata societo, kiun ĝi dungas certigas ke ili komencis programon de renovigado kaj reformojn por limigi la restadon kaj plibonigi la vivkondiĉojn en la detenejo.