21/03/2016
Turkio efektivigas la akordon kun Eŭropa Unio. La marborda patrolo anoncas, ke ili haltigis 2000 migrantojn de post vendredo. Ili estas kondukitaj en kampejon, instalitan en la turka marborda urbo Dikilo.
Knabineto, malantaŭ la kradoj, krias ke lia patro estas malsana.
En Lesbo, ĵus kontraŭa greka insulo, la migrantoj tamen plu elŝipiĝas. Sed tiuj, kiuj alvenas post dimanĉo estos resendataj en Turkion, kiel antaŭvidas la akordo. Hussein, Siriano, esperas eviti tion. La unuaj elpeladoj estas antaŭviditaj la 4an de aprilo : « Mi alvenis tien, mi volas atingi Danion por daŭrigi mian studadon. Mi ege laboris en Turkio por pagi mian vojaĝon ĝis ci-tie. Post tio, mi devus reiri al Turkio? Tio estas tre danĝera kaj … ne justa. »
Kaj kia estonto por la 12.000 migrantoj blokataj en Idomeno, ĉe la greka-makedonia landlimo, plu fermita ? Kvankam ne koncernataj de la resendo al Turkio, ili maltrankviliĝas pro la perspektivoj de reinstalado en landoj de Eŭropa Unio, kiujn ili ne elektis.