30/03/2016
Maltraktado kontraŭ samseksemuloj en Tunizio, denove sursceniĝas.
Human Rights Watch publikigis, ĉi-mardon 29an de marto 2016, raporton kiu mencias, ke kvin el la sep viroj persekutitaj de la tuniziaj aŭtoritatoj pro samseksemo, suferis pri « gravaj malobservadoj de iliaj homaj rajtoj, inkluzive de draŝadoj, truditaj anusaj ekzamenoj, kaj ripetitaj humiligoj. »
Siaflanke, la direktorino de "Human Rights Watch" en Tunizo, Amna Guellali, kiu vortatakis tiujn agojn, deklaris ke « la tunizia registaro ne devas enmiksiĝi en la privatajn seksajn kondutojn de homoj, perfortante kaj humiligante ilin, sub la preteksto respektigi diskriminacian leĝon.»
Amna Guellali petas de Tunizio, « ke ĝi nuligu el siaj punkodoj tiajn arkaikajn leĝojn, kaj ke la policistoj, kiuj maltraktadis tiujn virojn, estus deklaritaj kiel kulpajn.»
Ni rememoru, ke la ses junuloj arestitaj en decembro 2015, pro samseksemaj praktikoj, estis liberigitaj unu monaton poste.
Tunisia: Stop Punishing Survivors!Imagine being assaulted & then accused of sodomy. In Tunisia, the fact that same-sex sexual relations are a crime fuels violence against those who are gay and lesbian . Sign our petition, demanding that Tunisia repeal Article 230 and STOP punishing survivors: http://amn.st/6180BrIxq
Posted by Amnesty International on mardo, februaro 9, 2016