Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 mars 2016 7 20 /03 /mars /2016 09:42
« Haltigu la militojn, ne la homojn » legeblas sur flagrubando ĉekape de la defilado kontraŭ elpelado de rifuĝintoj, ĉi-sabate 19an de marto 2016 en Ĝenevo. [SALVATORE DI NOLFI]
« Haltigu la militojn, ne la homojn » legeblas sur flagrubando ĉekape de la defilado kontraŭ elpelado de rifuĝintoj, ĉi-sabate 19an de marto 2016 en Ĝenevo. [SALVATORE DI NOLFI]

20/03/2016

Okaze de la "nacia tago por rajto al restado", ĉirkaŭ 600 personoj defiladis sabaton sur la stratoj de Ĝenevo petante denuncadon de la detrua proceduro de la akordoj de Dublino.

« Kion ni spertas nun, tio estas krizo de akceptado, ne krizo de migrado », precizigas Pablo Cruchon de la asocio SolidaritéS (SolidarecoJ). Tiu "tago de nacia agado" estis organizita de pluraj organizaĵoj kaj asocioj en subteno al la migrantoj, postulante ke ĉiu persono povu libere elekti sian akceptan landon.

La partoprenantoj estis plejparte junaj. La defilado haltis antaŭ la franca konsulejo. La oratoroj kritikis la francan politikon koncerne la Kalezan ĝangalon. « Francio elpeladas, draŝadas kaj murdas », skandis la manifestaciantoj.

Aŭtoritatoj mokfajfitaj

Alia temo de malkontenteco de la protestantoj : la loĝigo de la rifuĝintoj en bunkroj. La manifestaciantoj denuncis la mankon de politika volo de la Ŝtata Konsilio por trovi aliajn solvojn de loĝigo.

Ankaŭ Pierre Maudet estis plurfoje mokfajfita. La ĵusa elpelado de eritrea patro, dum ties graveda edzino kaj gefiloj restadis en Ĝenevo estis kritikata sur multaj afiŝtabuloj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }