Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mars 2016 7 27 /03 /mars /2016 10:43
Sud-Afriko : polemiko post la murdo de defendanto de naturmedio

27/03/2016

En Sud-Afriko, la murdo de defendanto de naturmedio en la provinco de Orienta Kablando estigas indignon. Sikhosiphi Radebe, famkonatulo de la loka komunumo, aktivegis kontraŭ projekto de sablo-ekstrakto laŭlonge de la sudafrika Sovaĝa marbordo. Tiu murdo sekvas jardekon da minacoj kaj perfortaj agoj kontraŭ la surloka komunumo, ege dispartigita fare de tiu projekto.

Sikhosiphi « Bazzoka » Radebe estis murdita sub la rigardo de ties virino kaj 15-jaraĝa filo. Viroj policvestitaj okfoje pafis al li antaŭ ol malaperi en la nokton.

Sikhosiphi Radebe prezidis la "Krizkomitato de Amadiba". Elektita de lia komunumo, li luktis kontraŭ la minprojektoj de la aŭstralia societo MRC, kiu planas ekspluatadi la plaĝojn kaj dunojn de la sudafrika sovaĝa marbordo, por ekstrakti titanon, zirkonon kaj rutilon. Profitdona aktivaĵo, kiu utilas kiel « akcelilo por la socia evoluo de unu el la plej malriĉaj komunumoj en Sud-Afriko », laŭ MRC.

Sud-Afriko : polemiko post la murdo de defendanto de naturmedio

Misteraj murdoj

Tamen, la ambicioj de la aŭstralia societo fakte dispartigas profunde la surlokan loĝantaron inter opoziciuloj kaj defendantoj de tiu projekto, kiu riskas detruadi praajn terojn. De preskaŭ 10 jaroj, la nombro de viktimoj senĉese kreskas. Antaŭ Sikhosiphi Radebe, aliaj opoziciuloj al la projekto estis vunditaj aŭ minacitaj. Pluraj eĉ mistere mortis.

Hodiaŭ, pli ol 100 organizaĵoj el la sudafrika civila socio postulas interrompadon de la borado, ĝis kiam tiu afero estos klarigita.

La murdo de la prezidanto de la "krizkomitato de Amadiba" estis denuncita de la "Institucio pri Minoj en Sud-Afriko", kaj sindikatoj.

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }