Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mars 2016 2 08 /03 /mars /2016 13:32
Sud-Afriko : la studenta protestado rekomenciĝas eĉ pli intense

08/03/2016

La kolera movado okazinta ĉi-aŭtune ĵus vekiĝis en la sud-afrikaj universitatoj. Ĝi malkaŝas la profundan senesperon spertitan de la sud-afrika junularo, ĉiam sen perspektivo.

Pasintan oktobron, la manifestaciantoj akiris nehaltigon de la lernejkostoj por 2016. ĉifoje, la postuloj estas pli diversaj : pli bona aliro al la universitataj rezidejoj kaj haltigo de la instruado en la afrikansa, la lingvo de la nederlandaj kolonianoj.

Tiujn pasintajn tagojn, la manifestacioj kelkafoje fariĝis perfortaj, aparte en la Universitato de la Libera-Ŝtato. Nigraj studentoj, kiuj protestis dum rugbeomatĉo estis ĉaspersekutitaj fare de blankaj spektantoj, insultataj ĝis en iliaj rezidejoj.

Kursoj en afrikansa lingvo, simbolo de dividoj

La post-apartisma repacigo en Sud-Afriko ne ebligis la ekonomian inkludon de plimulte el la loĝantaro, nigra, kaj malriĉa. Plimulto, kiu deziras partopreni la landan ekonomion, kaj petas do pli bonan aliron al edukado. Tamen, kelkaj sud-afrikaj universitatoj plu proponas instruadon nur en la afrikansa lingvo, kiu estas hodiaŭ malplimulta lingvo en Sud-Afriko.

La nigraj studentoj petas do la finon de tio, kion ili juĝas kiel nejustan privilegion, dum la blankaj studentoj defendas tion, kio ili konsideras kiel sia kultura heredaĵo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }