Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mars 2016 1 07 /03 /mars /2016 18:17
26 indiĝenaj komunumoj estas tuŝataj de la likado de naftokondukilo. La petrolkompanioj ŝajne ne kapablas purigi la difektaĵojn, dum la nafto-elverŝoj multobliĝis tiujn pasintajn monatojn. © Rosa Laura - Numero Zero
26 indiĝenaj komunumoj estas tuŝataj de la likado de naftokondukilo. La petrolkompanioj ŝajne ne kapablas purigi la difektaĵojn, dum la nafto-elverŝoj multobliĝis tiujn pasintajn monatojn. © Rosa Laura - Numero Zero

07/03/2016

En la nokto de la 16a ĝis la 17a de februaro, la plej grava naftokondukilo en Peruo, rompiĝis, ŝajne post terenglitado. Ĝis nun, 3000 bareloj da nafto jam disvastiĝis en la riveroj kaj la apuda amazona arbaro, incidento bedaŭrinde pli kaj pli ofta.

Ekologia kaj homa katastrofo

Tiu grandega kanalaro, mastrumata de la entrepreno Petroperú, transportis nafton ekstraktitan de ekspluatejoj situantaj en la amazona arbaro ĝis la terminalo de Bayóvar, sur la pacifika marbordo. Vojaĝo 854 kilometrojn longa. Unua naftolikado de la 16a al la 17a februaro, poste dua la 19a de februaro, tuŝis du departementojn de Peruo, nomataj Amazonio kaj Loreto, en la perua parto de la amazona arbaro. Se la prezidento, Ollanta Humala, asertis ke 90% el la nafto estis rekuperitaj, estis tro malfrue por malhelpi la infektadon de pluraj riveroj, kiuj rekte akvonutras la indiĝenajn loĝantojn. La sanitara urĝa stato aliparte estis deklarita la 17an de februaro por daŭro de 90 tagoj « rilate al la kvalito de la akvo por la homa konsumado ».

Sed kiaj konsekvencoj por la naturmedio kaj biodiverseco ? La Amazona arbaro estas memkompreneble unu el la plej riĉaj kaj malfortaj ekosistemoj en la mondo. Jam, mortintaj fiŝoj flosas ĉe la supraĵo de la infektataj riveroj, kun efektoj al la bestoj, kiuj kutime nutras sin de ili kaj trinkas tie.

Unu el la infanoj de Nazareth dungitaj por partopreni al la purigo de la nafto © Rosa Laura - Numero Zero
Unu el la infanoj de Nazareth dungitaj por partopreni al la purigo de la nafto © Rosa Laura - Numero Zero

Incidento tute ne escepta

Bedaŭrinde, la precedencoj abundas. Laŭ la "Interetna asocio por disvolviĝo de la perua arbaro" (AIDESEP), jam okazis 11 naftolikadoj en la perua amazona arbaro dum tiuj 6 pasintaj jaroj, el kiuj unu la 4an de februaro, kiu ŝajne estas je la origino de « media amasmortigo », laŭ la regiona guberniestro de Loreto, Fernando Meléndez.

La petrolkompanioj estas rekte akuzataj pro iliaj neglektoj kaj la manko de atento pri la instalaĵoj. Pluraj skandaloj komencas plene aperi pri la praktikoj de tiuj industriistoj. Ilia manko de reago estas aparte riproĉita al ili. En januaro, tri tagoj estis necesaj al la dungitoj por reagi al likado de naftokondukilo. Intertempe, 2000 bareloj jam disiĝis en la medion. Alia skandalo, la uzado de infanoj por kolekti la hidrokarbidojn. Laŭ la registaro, punoj estos deciditaj kontraŭ la kvar estroj kulpataj pri la dungado de neplenaĝuloj.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }