25/03/2016
Pli ol 200 malliberigitaj personoj respondis al tiu kolektiĝo, amasiĝante en la kampejo kun la krioj « Freedom » (libereco en la angla). Por komuniki kun la ekstero, ili provis atingi la barilon, kiu ĉirkaŭas la kampejon, sed estis malhelpataj de policistoj.
« No borders » (For la landlimoj), « stop forkondukojn », kriis la manifestaciantoj, fronte de kiuj, grava polica kordono estis deplojita.
« Ili ne lasas nin foriri », sukcesis aserti tra la krado, unu el la migrantoj detenitaj, Abdul Rauf Salip, veninta de Pakistano. Li deklaris, ke li estas enfermita en Moria de post lia alveno, la 17an de marto, antaŭ la efektivigo de la akordo UE-Turkio, kaj scias nenion pri la traktado, al kiu li estos submetita.
« Ni estas ĉi tie en malliberejo, mi ne scias kio okazos, ili ne lasas nin peti azilon, mi volas eliri kaj vivi en paco », konfidis per telefono, lia samlandano Inam, 39-jaraĝa. Li asertis, ke li estas eks-policisto, ke li havis « problemojn » en sia lando, kaj alvenis en Lesbon antaŭ kvar tagoj.
Simila manifestacio jam okazis mardon, ekstere kaj ene de la « akceptejo » en la insulo Ĥio, alia ĉefa enirejo al Eŭropo de ekzilitoj, kiuj fuĝas konfliktojn kaj malriĉecon, laŭ bildoj diskonigitaj ĵaŭdon, fare de por-rifuĝintaj asocioj.
Tri NROj, el kiuj Kuracistoj sen Landlimoj (MSF), anoncis merkredon ke ili ĉesigos sian medicinan kaj materialan helpon en la « akceptejoj por migrantoj » (hotspots), kvin entute, instalitaj sur la Egeaj insuloj, ĉar ili rifuzas pravigi ilian aliformiĝon al malliberejoj post la akordo UE-Ankaro.
Tiu akordo, vigle kontestata de la humanitaraj organizaĵoj, antaŭvidas resendon al Turkio de ĉiuj, kaŝe alvenintaj ekde la 20a de marto en Grekion, inkluzive de la siriaj azilpetantoj, krom la personoj kiuj rajtas ricevi specifan protektadon, Kurdoj ekzemple.
La aliaj ekzilitoj kaptitaj en Grekio post la fermado de la Balkana vojo, ĉirkaŭ 5000, estos jen elpelitaj se ili estas konsiderataj kiel ekonomiaj migrantoj, kiel interalie la Pakistanoj, jen dispartigitaj en Eŭropa Unio.