Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 mars 2016 4 10 /03 /mars /2016 13:55
Aktivuloj de Greenpeace tenas maizan spikon dum manifestacio kontraŭ la GMOj, la 29an de septembro 2015 en Meksikurbo. PHOTO ALFREDO ESTRELLA / AFP
Aktivuloj de Greenpeace tenas maizan spikon dum manifestacio kontraŭ la GMOj, la 29an de septembro 2015 en Meksikurbo. PHOTO ALFREDO ESTRELLA / AFP

10/03/2016

La usona multnacia firmao "Monsanto" intencas utiligi la agrokulturan reformon planitan de la registaro por enkonduki GMO-semojn en la meksikan agrikulturon. Perspektivo, kiu incitas multajn famulojn en la lando.

La giganto de la agro-industrio "Monsanto" plivastigas sian kampon por siaj transgenaj semoj : Meksiko, en kiu prepariĝas reformo de agrikulturo, unu el la promesoj de la prezidento Enrique Peña Nieto. « La nova leĝaro, se ĝi estus alprenita, povus ebligi eniron de la transgena maizo », notas la meksika revuo Siempre.

La reformo nun studata, proponas « privilegii la investojn de eksterlandaj privataj entreprenoj en la sektoro, en rilato kun la agrokulturaj ekspluatantaj terposedantoj », eksplikas la retpaĝaro CNN Expansión.

Unu el siaj aspektoj konsistas en « devigo al intertraktado » por ambaŭ partoj – industrioj kaj terposedantoj - por plivalorigi la grundojn », aldonas CNN Expansión.

Laŭ ties oponantoj, tiu projekto estas konsiderata kiel blanketo konsentita interalie al la transgenaj semoj.

Rezistado

Malpermesita en 2013, la kulturo de GMO-maizo estis denove permesita fare de justica decido la 19an de aŭgusto 2015, kaŭzante la koleron de gastronomiaj famuloj, kiuj alarmis la publikon pri la konsekvencoj de tiuj kulturoj pri sano kaj biodiverseco, malfavore al la surlokaj semoj, skribis tiam CNN Expansión.

De tiam, la loĝantaro senĉese kontraŭstaras la transgenajn semojn.

Tri kvaronoj el la meksikanoj konsideras, ke ofta konsumado de nutraĵoj genetike modifitaj estas danĝera al sano, laŭ opinisondo de la "Nacia instituto de statistiko" menciita de la hispana ĵurnalo El País.

Post tri jaroj da batalo, la indiĝenoj majaoj en Jukatanio kaj Kampeĉo (sud-oriente de la lando) akiris en septembro 2015 interrompon de la projekto de "Monsanto" pri la produktado de GMO-sojoj, eksplikas Siempre.

Sed la multnacia firmao persistas, konstatas El País. « Ĝi kalkulas nun pri la agrikultura reformo por disvastiĝi en Meksiko » kaj lanĉas allogan kampanjon, eksplikante al la amaskomunikiloj kaj famuloj, ke « tridek landoj uzadas sen problemo tiujn teknikojn (GMO) », kaj ke tiuj ĉi estas « necesaĵo » por la lando, prefere al importado de « 10 milionoj da tunoj da grajnoj ĉiujare el Usono ».

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }