Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mars 2016 3 02 /03 /mars /2016 13:30
Marta numero de « Le monde Diplomatique » en Esperanto

02/03/2016

Agonio de la socialdemokratio - Serge HALIMI

LA PERSISTA malpopulareco de la francaj socialistaj gvidantoj ne estas nacia escepto, kiun oni povus atribui al malbona evoluo de la dungo aŭ al la sistema neado de la principaj idealoj de la maldekstro. La elĉerpiĝo de ideologia ciklo, kiun antaŭ dudek jaroj per la „tria vojo ” enkarnigis s-roj William Clinton, Anthony Blair, Felipe González, Dominique Strauss-Kahn, Gerhard Schröder, observeblas ankaŭ en Usono kaj en la plej multaj eŭropaj landoj. Sed tiu malsukceso de dum longa tempo triumfanta (...)

http://eo.mondediplo.com/article2336.html

Ĉu la eŭropa Parlamento estas vere la solvo ? - Susan WATKINS

Ĉiuj akordiĝas por publike mallaŭdi la demokratian deficiton de la Eŭropa Unio, sed la proponataj respondoj diverĝas. Laŭ iuj, elstaras prioritato : plifortikigi la povon de la Parlamento. PRIDEMANDITAJ pri ties demokratia deficito, la subtenantoj de la Eŭropa Unio havas ĝenerale pretan respondon : la eŭropa Parlamento. Ili substrekas, ke, je ĉiu etendiĝo de la prerogativoj de la Komisiono respondas « kompensa » kresko de la povoj de la strasburga asembleo, kadre de la « kundecidado ». Sed pri kio (...)

http://eo.mondediplo.com/article2335.html

Justeco per balotado - Raphaël KEMPF

La usona justico dependas de lokaj elektadoj en kiuj ĉiu policisto, advokato kaj tribunala oficialulo devas kampanji por voĉdonoj. Ĉi tio konstantigas maljustan antaŭstaton. La nombro de voĉdonintoj estis malalta por la primaraj balotadoj de Misisipio lastan aŭguston , kaj radiostacioj en kantono Hinds ripetadis mesaĝon de la ŝtatsekretario de Misisipio instigantan al civitanoj iri por baloti kaj helpi elekti kandidatojn por gamo de publikaj oficoj. Ĉe la balotejoj, oni unue demandis al (...)

http://eo.mondediplo.com/article2330.html

En Rumanio, ĉiuj posedantoj... nu, preskaŭ ĉiuj - Julia BEURQ

Pli ol dudek kvin jarojn post la falo de Nicolae Ceausescu, la restituado de la ŝtatigitaj loĝejoj senfiniĝas en Rumanio. La ŝtatinstancoj, kiuj elektis redoni la posedaĵojn anstataŭ monkompensi la posedintojn, elpelas la luantojn, inter kiuj ofte troviĝas Romaoj. 58 jaraĝa, S-ino Maria Ursu, luinto kiel ĉiuj siaj najbaroj, tre emociiĝis pro sia elpelado. La 15-an de septembro 2014 en Bukareŝto, la 25 familioj de la numero 50 de la strato Vulturilor estis devigitaj forlasi la senluksajn (...)

http://eo.mondediplo.com/article2332.html

Mortiga koktelo en centra Afriko - Gérard PRUNIER

En unu jaro, la politika krizo en Burundo kaŭzis plurajn centojn da mortoj kaj dekmilojn da rifuĝintoj. Fine de januaro, la Unuiĝintaj Nacioj malkovris « alarmajn signojn » de kreskanta « etna dimensio » de la konflikto. Sub la efiko de ekonomiaj kaj politikaj faktoroj implikitaj, ne nur tiu eta lando, sed ja la tuta centra Afriko povus ekflamiĝi. LA NUNA PRIPENSADO pri la regiono de la Grandaj Lagoj, kaj aparte pri Ruando kaj Burundo, estas superdeterminita de pluraj ligitaj faktoroj : la memoro (...)

http://eo.mondediplo.com/article2333.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }