29/03/2016
La franca-maroka fotistino, mortigita en la atenco de Uagaduguo en januaro, realigis komence de 2015 filmeton, kiu denuncas la rasismon suferitan de la Sud-saharanoj en Maroko. Tri televidkanaloj rifuzis elsendi ĝin.
« Ĉe la universitato, estas tre malfacile amikiĝi kun marokanoj » ; « Eĉ taksioj ne volas halti sur la strato por veturi min ». Jen kelkaj frazoj eldiritaj en la 40-sekunda filmeto realigita antaŭ jaro, fare de la franca-maroka fotistino Leïla Alaoui. « La filmeto emfazas la percepton de la socio de Marokanoj kaj Sud-Saharanoj instalitaj en la Reĝlando, en la celo malkaŝi la ĉiutagaĵon, ne ĉiam facilan, de la migrantoj », raportas la ĵurnalo Huffington Post Maghreb.
Tiu filmeto neniam estis publikigita antaŭ la morto de la junulino, okazinta post la atenco, kiu tuŝis Burkinon la 15an de januaro 2016.
Membro de la asocio "Bladi Bladek" (Mia lando estas via lando), partnero en la realigo de tiu filmeto, kaj kies prezidantino estis Leïla Alaoui, raportas ke Médi1, 2M kaj Al Aoula, la tri petitaj televidkanaloj, rifuzis elsendi tiun filmeton. « Iu el la televidkanalo eĉ petis eltranĉaĵon de unu el la atestoj (kiam parolas knabino ĉe la komenco) kiel kondiĉo por elsendo », li precizigas.
Tel Quel precizigas, ke post ĝia enretigo la 22an de marto, « la filmeto estis spektita pli ol 25000 fojojn en nur du tagoj ». En Facebook, la filmeto afiŝas nun pli ol 70.000 atingojn.
"Leila Alaoui "BLADI BLADEK"Bladi Bladek" réalisé par Leila Alaoui بلادي بلادك" من إخراج المرحومة ليلى علوي"#ما_وصيف_ما_عزي#nioussifniazi#باراكا_و_يزي#BARAKAetYEZZI#masmitich3azi#ما_سميتيش_عزّي#Bladi_Bladek
Posted by ما_سميتش_عزي masmitich3azi# on mardo, marto 22, 2016