Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 mars 2016 2 29 /03 /mars /2016 08:34
Du knaboj en tendo, sur kiu estas skribite « Malfermu la landlimojn », en migradkampejo ĉe la greka-makedonia landlimo en la vilaĝo Idomeno la 24an de marto 2016. - ANDREJ ISAKOVIC AFP
Du knaboj en tendo, sur kiu estas skribite « Malfermu la landlimojn », en migradkampejo ĉe la greka-makedonia landlimo en la vilaĝo Idomeno la 24an de marto 2016. - ANDREJ ISAKOVIC AFP

29/03/2016

La riĉaj landoj akceptis nur parteton de preskaŭ kvin milionoj da rifuĝintoj, kiuj fuĝis Sirion, indikis la brita NRO Oxfam en raporto publikigita mardon, petante de ili, ke li akceptu pli.

La NRO petas de la riĉaj landoj, ke ili akceptu almenaŭ 10% el la 4,8 milionoj da sirianoj registritaj en la regiono kiu ĉirkaŭas la landon, detruita de la milito.

Sed ĝis nun, la riĉaj landoj akceptis nur 67.100 personojn, t.e 1,39% el la rifuĝintoj.

La NRO publikigis sian raporton antaŭ la internacia konferenco, kiu okazos la 30an de marto sub la egido de UN en Ĝenevo, dum kiu la landoj estos petitaj antaŭvidi akceptajn lokojn por la siriaj rifuĝintoj.

Ega plimulto restadas en la apudaj landoj, dum la konflikto komencas sian 6an jaron.

La UN-konferenco, kiun malfermos sia Ĝenerala Sekretario, Ban Ki-moon, celas « dividon de la ĝenerala respondeco » koncerne la rifuĝintan krizon, kaŭzitan de la milito en tiu lando, kiu okazigis pli ol 270.000 mortintojn.

Laŭ "Oxfam", nur tri riĉaj landoj, Kanado, Germanio kaj Norvegio, faris pli ol planite pri daŭra akceptado de la rifuĝintoj, konsiderante ilian ekonomian situacion.

Kvin aliaj (Aŭstralio, Finnlando, Islando, Svedio kaj Nov-Zelando) devontigis sin fari 50% pli ol sia parto, dum la 20 aliaj landoj ekzamenitaj de "Oxfam" ne atingas la atendatan procenton.

Francio ĝis tiam engaĝiĝis akcepti 1000 siriajn rifuĝintojn, t.e 4% el la 26.000, kiujn ĝi devis teorie akcepti.

Usono, kiu reinstalis 1812 siriajn rifuĝintojn, kaj anoncis 10.000 pliajn, engaĝiĝis pri 7% el la preskaŭ 171.000 konsiderataj kiel ĝia parto.

Nederlando atingis 7%, Danio 15% kaj Britio 22%, laŭ "Oxfam".

Laŭ Winnie Byanyima, direktorino de "Oxfam", « la landoj kun fortika ekonomio, kun efikaj servoj kaj disvolvitaj infrastrukturoj povas tuj reinstali 500.000 rifuĝintojn, kondiĉe ke ili elektu tion ».

S-ino Byanyima substrekis, ke en Libano, unu loĝanto en kvin estas rifuĝinto, kaj en Jordanio unu en dek.

http://www.20minutes.fr/monde/1815149-20160329-pays-riches-reinstalle-139-refugies-syriens

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }