11/03/2016
Doktoro Ángel Beltrán, kolombia universitatano kaj membro de la sindikato de supera instruado APSU, estis arestita pro akuzoj de ribelo en julio 2015 kaj maljuste kondamnita al enkarcerigo je 8 jaroj en la alta sekureca malliberejo en Bogoto. Doktoro Beltrán antaŭnelonge komencis malsatstrikon postulante justan ekzamenon de sia afero, kaj plibonigon de la enkarcerigaj kondiĉoj por ĉiuj malliberuloj ĝenerale. Doktoro Beltrán estas vigla kritikanto de la kolombia reĝimo kaj dediĉis grandan parton el siaj esploroj al la konfliktoj kaj tumultoj en sia lando. Kolombio spertas la plej altan procenton da perforto kontraŭ la instruistoj kaj sindikatanoj en la mondo.
Doktoro Beltrán estis arestita en majo 2009 pro akuzoj de ribelo kaj komploto. Spite senkulpigon en 2011, li estis maldungita el la Nacia Universitato de Kolombio. La Internacio de Edukado (IE) petas de vi, ke vi postulu de la registaraj kaj juĝaj aŭtoritatoj, urĝan ekzamenon de la juĝa proceduro kontraŭ doktoro Miguel Ángel Beltrán, profesoro en la Nacia Universitato de Kolombio kaj permesi lian tujan liberigon.
La Internacio de Edukado petis formale revizion de la afero, lian liberigon kaj reakiron de liaj civilaj kaj universitataj rajtoj.
Retmesaĝo :
Doktoro Miguel Ángel Beltrán, kolombia sindikatano, universitatano kaj instruisto, estis maljuste kondamnita je 8 jaroj da malliberejo. Tiu enkarcerigo estas bazita sur eraraj akuzoj de ribelo kaj konspiro. Li antaŭnelonge komencis malsatstrikon por postuli justan ekzamenon de sia afero, kaj plibonigon de la enkarcerigaj kondiĉoj, por li kaj ĉiuj malliberuloj. Doktoro Beltrán estis jam arestita pro similaj akuzoj en 2009.
Spite senkulpigon en 2011, li estis maldungita el liaj funkcioj ĉe la Nacia Universitato de Kolombio kaj plu suferas pri malpermeso profesii, pro politika motivo, malhelpante lin akiri postenon en la publikaj universitatoj de Kolombio. Mi petas de la Kolombiaj aŭtoritatoj, ke ili urĝe ekzamenu la juĝajn aspektojn de la afero de Doktoro Beltrán kaj permesu lian tujan liberigon. Mi ankaŭ petas reakiron de liaj civilaj kaj universitataj rajtoj.
Partnerece kun la Internacio de Edukado, internacia sindikata federacio kuniganta 396 asociojn kaj sindikatojn en 171 landoj kaj teritorioj, reprezentanta ĉirkaŭ 32,5 milionojn da profesiuloj en edukado
Kampanjo en Esperanto:
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3011