01/04/2016
Pli ol cent migrantaj laboristoj, kiuj partoprenas la konstruadon de unu el la stadionoj de la Futbala Mondpokalo, kiu okazos en Kataro en 2022, suferis pri nerefuteblaj kaj sistemaj ekscesoj, inkluzive de trudlaboro, asertas raporto de Internacia Amnestio publikigita ĵaudon 31an de marto.
La organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj priskribas la « terurajn vivkondiĉojn » de la migrantaj laboristoj, kiuj laboras en la Khalifa International Stadium. Antaŭ ol publikigi tiun raporton, "Amnestio" deklaras, ke ĝi enketis dum jaro ĝis februaro 2016, kaj pridemandis 234 virojn, ĉefe venintaj de Bangladeŝo, de Barato aŭ Nepalo.
Laŭ ĝi, 228 personoj certigis, ke siaj salajroj estas malsuperaj al tio, kion oni promesis antaŭ ilia alveno en Kataro. Multaj el ili ne havis alian solvon ol akcepti, ĉar ili ŝuldiĝis ĝis 4300 dolaroj, por eniri en la Golfon. Aliaj ne estis pagitaj dum monatoj, kaj estis loĝigataj en « malpuregaj kampejoj ».
Pasportoj konfiskitaj
Aliparte, la pasportoj de plejparte el la laboristoj estis konfiskitaj, malrespekte al la katara leĝo, precizigas "Amnestio". Sep laboristoj eĉ estis malhelpataj rehejmeniĝi por helpi siajn familiojn post la mortiga tertremo de aprilo 2015 en Nepalo. « Se ili plendas pri tiuj kondiĉoj, la laboristoj estas minacitaj de siaj dungistoj. Tiaj praktikoj konsistigas formon de trudlaboro laŭ la internacia juro », daŭrigas la NRO.
La raporto sendube nutrados la internaciajn kritikojn kontraŭ Kataro, kaj estigos premadon sur la FIFA kaj ties nova prezidanto, la itala-svisa Gianni Infantino, koncerne homajn rajtojn. La organizaĵo fakte akuzas la FIFA-n pri « manko de efika agado ».
En komunikaĵo, la "Ĉefkomitato de Kataro", ŝarĝita pri la kontrolo de la organizo de la Mondpokalo 2022, denuncis la raporton de "Amnestio", kies « asertoj afiŝas trompan bildon ».