18/03/2016
Israelo konfirmas la ekposedon de 234 hektaroj da teroj en la Jordana Valo en Cisjordanio, en okupata palestina teritorio. NRO denuncis eblan plivastigon de la koloniado, kaj riskon de kreskantaj streĉoj kun la Palestinanoj.
Tio estas la plej grava terkonfiskado de tiuj pasintaj jaroj, laŭ la organizaĵo "Pacon Nun" : 234 hektaroj deklaritaj « Ŝtataj teroj » de la israelaj aŭtoritatoj, anstataŭ la 150 hektaroj antaŭe anoncitaj. Tiuj teroj, apud Jeriĥo en Cisjordanio, estas en palestina teritorio okupata de Israelo, kaj la israelaj aŭtoritatoj povas nun pridisponi ilin laŭvole.
La NRO "Pacon Nun" timas, ke tiu konfisko utilos al plivastigo de la koloniado, kaj pligravigos la situacion, en kunteksto de perfortoj inter Israeloj kaj Palestinanoj.
La koloniado, kontraŭleĝa laŭ la internacia juro, estas ofte kritikata eksterlande. Ĝi estas konsiderata kiel obstaklo al paco, ĉar ĝi reduktas iom post iom la teritorion de estonta palestina Ŝtato. La ĝenerala sekretario de OLP Saeb Erakat denuncis « la aneksadon de novaj palestinaj teroj » kaj « la kulturon de nepuniteco ĉe la israelanoj ».