Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 mars 2016 3 23 /03 /mars /2016 17:05
Internacia Amnestio postulas de Vaŝingtono kaj Londono, ke ili ĉesigu liveri armilojn uzatajn en Jemeno, denuncante « gravajn malobservadojn » de la internacia humanitara juro.
Internacia Amnestio postulas de Vaŝingtono kaj Londono, ke ili ĉesigu liveri armilojn uzatajn en Jemeno, denuncante « gravajn malobservadojn » de la internacia humanitara juro.

23/03/2016

Mardon, Internacia Amnestio postulis de Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando, ke ili ĉesigu liveradon de armiloj uzataj en la jemena milito, kie okazas de preskaŭ jaro « gravaj malobservadoj » de la internacia humanitara juro.

« 6300 mortintoj, el kiuj duono estas civiluloj »

La milito, komencita kun la interveno la 26an de marto 2015 en Jemeno, de koalicio kondukita de Sauda Arabio, okazigis preskaŭ 6300 mortintojn, el kiuj duono estas civiluloj, laŭ UN. (700 neplenaĝuloj laŭ Internacia Amnestio)

« Usono kaj Unuiĝintaj Reĝlando – la plej gravaj liverantoj de armiloj al Sauda Arabio – kaj aliaj Ŝtatoj daŭre permesis la liveradon de armiloj, kiuj estis uzitaj por efektivigi kaj faciligi gravajn malobservadojn, kaj estigi humanitaran krizon je senprecedenca amplekso », skribas "Internacia Amnestio" en komunikaĵo.

http://www.bfmtv.com/international/amnesty-presse-washington-et-londres-de-cesser-de-livrer-des-armes-utilisees-au-yemen-961025.html

En nova raporto publikigita vendredon 26an de februaro 2016, la "Koalicio pri kontrolo de armiloj" mencias ke Germanio, Hispanio, Usono, Francio, Italio, Montenegro, Nederlando, Unuiĝinta Reĝlando, Svedio, Svislando, kaj Turkio deklaris por la jaro 2015 vendon de armiloj kaj eksportaj kontraktoj – interalie senpilotaj aviadiloj, bomboj, torpedoj, raketoj kaj misiloj – al Sauda Arabio por sumo de 25 miliardoj da dolaroj. Temas pri armiloj uzataj de Sauda Arabio kaj ties aliancanoj, por efektivigi nekontesteblajn malobservadojn pri homaj rajtoj kaj militkrimo dum aeraj kaj teraj atakoj en Jemeno.

[…]

https://www.amnesty.ch/fr/pays/moyen-orient-afrique-du-nord/yemen/docs/2016/vente-darmes-arabie-saoudite-crimes-de-guerre-yemen-1

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }