Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mars 2016 4 31 /03 /mars /2016 08:16
Israelo : miloj da Israelaj araboj memorfestas la « Tagon de la Tero »

31/03/2016

Manifestacioj okazis en Galileo, Cisjordanio kaj Gazao.

Miloj da Palestinanoj kaj Israelaj araboj memorfestis merkredon la 40an datrevenon de la « Tago de la Tero » en Galileo, norde de Israelo.

La memorfesto de la « Tago de la Tero » okazas ĉiujn 30an de marto memore al la morto de ses israelaj arabaj manifestaciantoj mortigitaj de la polico dum protestado en 1976 kontraŭ la konfiskado de teroj fare de Israelo.

En la urbo Arraba en Cisjordanio, la manifestaciantoj defiladis svingante palestinajn flagojn kaj flagrubandojn, sur kiuj estis skribite « la tero estas nia patrio »

Ili poste silentis dum minuto memore al la « martiroj » de la « Tago de la Tero ».

« La unua tago de la Tero konsistigis la deirpunkton de nia lukto kontraŭ la diskriminacio kaj la politiko de elradikigo, kiu komenciĝis post la « Nakba Tago » (« katastrofo » en la araba lingvo), kaj kiu daŭras », deklaris la "Alta komitato de observado de la israelaj araboj" en komunikaĵo.

« Ni ankaŭ spertas eskaladon de persekutado, perforto kaj restrikto de liberecoj », aldonis la komitato.

Centoj da personoj aliparte partoprenis similajn kolektiĝojn en Cisjordanio, kaj Gazao.

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }