Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mars 2016 7 06 /03 /mars /2016 15:22
Israelaj gardistoj antaŭ la malliberejo Ŝikma en Aŝkelon (sude de la lando) en 2004. Foto: AFP
Israelaj gardistoj antaŭ la malliberejo Ŝikma en Aŝkelon (sude de la lando) en 2004. Foto: AFP

03/03/2016

Du israelaj NROj akuzas intencan politikon dum pridemandadoj.

La malbonaj traktadoj plenumitaj de la Ŝin Bet, israela servo pri interna sekureco, dum siaj pridemandadoj, estas tiel kutimaj, ke ili ebligas supozi ke tio estas intenca politiko, asertas merkredon du israelaj NROj en raporto.

La 70-paĝa studaĵo, publikigita fare de israelaj organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj B'Tselem kaj Hamoked, baziĝas sur atestoj de 116 suspektitoj pridemanditaj en la malliberejo de Ŝikma, en la israela urbo Aŝkelon, inter aŭgusto 2013 kaj marto 2014.

Laŭ tiu raporto, la tria el serio de studaĵoj pri la pridemandadoj de Palestinanoj, la simileco estas frapaj kun la metodoj uzitaj en aliaj establaĵoj.

Oficiala politiko

« La priskriboj frapmaniere similas la atestojn jam provizitajn de la malliberuloj en aliaj malliberejoj. Ŝajnas, ke tiu maniero procedi konsistigas fakte oficialan politikon koncerne la manieron konduki la pridemandojn » asertas la NROj en tiu raporto nomata « subtenata de la sistemo »

La "Ŝin Bet" siaflanke kvalifis kiel « trompajn kaj malfidelajn » la konkludojn de tiu raporto, kaj deklaris en komunikaĵo, ke ĉiuj ĉi pridemandadoj estis kondukitaj « konforme al la leĝo kaj por preventi agojn celantajn malutili al la sekureco de la Ŝtato ».

Porparolanto de la "Ŝin Bet" deklaris ke la Palestinanoj pridemanditaj en la malliberejoj de Ŝikma estas « suspektitaj pri terorismo ».

Senigo je dormado

Laŭ la raporto, en tiu malliberejo, la "Ŝin Bet" utiligas interalie senigon je dormado dum longaj periodoj. La malliberuloj estas piede kaj mane ligataj al seĝoj dum horoj kaj submetitaj al malvarmo aŭ ekstrema varmo.

« La malpermeso sin duŝi aŭ ŝanĝi siajn vestaĵojn dum tagoj kaj eĉ semajnoj, la enkarcerigo en malgrandega ĉelo kiu malbonodoras, ĝenerale en plena izoliteco dum multaj tagoj (…) estas parto de kutimaj praktikoj », aldonas la raporto.

Decido de la Ĉefkortumo de 1999 malpermesas al la pridemandantoj uzi perforton, escepte okaze de « tujeksplodonta bombo ».

Manko de respondoj

« La kombinado de la kondiĉoj internaj kaj eksteraj de la pridemandada ĉambro konsistigas traktadon ekscesan, malnobligan kaj nehumanan, uzante eĉ torturon en kelkaj okazoj », estas legeble.

Laŭ la teksto, 39 el la Palestinanoj pridemanditaj de Israelo estis arestitaj de la "Palestina Aŭtoritato" antaŭ ol atingi la malliberejon de Ŝikma.

Kelkaj asertis, ke la demandoj starigitaj fare de la israelaj agentoj lasas supozi, ke la "Palestina aŭtoritato" transdonas siajn informojn al la "Ŝin Bet".

Daniel Ŝenhar, unu el la aŭtoroj de la raporto, bedaŭras la mankon de respondoj de la israelaj aŭtoritatoj al la akuzoj entenataj en la dokumento.

« La neekzistado de enketo kondukas al nepuniteco, al fakta imuneco de la pridemandantoj, kaj de tiuj, kiuj malobservas la homajn rajtojn », li deklaris al ĵurnalistoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }