Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 mars 2016 2 22 /03 /mars /2016 08:16
Indonezio : ĉenoj kiel kuracado por la mensmalsanuloj

22/03/2016

Human Rights Watch publikigis ĉi-lundon edifan raporton pri la sano de personoj en situacio de mensa kaj/aŭ psikosocia handikapo en Indonezio.

La NRO listigas kuracadon malnobligan, eĉ nehumanan, suferitan de tiuj personoj : enfermado, senmovigo, fizikaj kaj seksaj perfortoj.

Tiuj praktikoj havas nomon : « pasung », indonezia vorto kiu priskribas la pilorion, sur kio oni antaŭe elmontris la kondamnitojn al la publiko. La praktiko de la « pasung », kvankam kontraŭleĝa, daŭras, pro manko de alternativa kuracado, aŭ pro rekomendo de « tradiciaj resanigistoj ». Kaj nun, la personoj estas kaŝe enfermitaj, kelkafoje dum jaroj.

Nur unu psikiatro por 400.000 loĝantoj

Indonezio enkalkulas 250 milionojn da loĝantoj. Sed, laŭ la dokumento de HRW, la lando disponas nur pri 600 ĝis 800 psikiatrojn. La registaraj datumoj montras, ke la buĝeto 2015 dediĉita al sano atingas 1,5% el la tuta buĝeto, kaj ke 90% el la personoj, kiuj povus bezoni tiujn servojn de mensa sano ne kapablas tion fari pro manko de servoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }