Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 mars 2016 4 24 /03 /mars /2016 13:15
Idomeno kampejo : solidareco de la migrantoj kun Bruselo

24/03/2016

Dum senprecedenca humanitara krizo minacas la rifuĝintojn blokatajn en Idomeno, tiuj ĉi estis inter la unuaj, kiuj reagis al la bruselaj atencoj. Ĉar tion ili ja scias, konfuzoj kaj forpuŝoj minacas ilin. Post ĉiu atako de "Islama Ŝtato", Eŭropo fermas iom pli siajn landlimojn.

« Mi vere estas ĉagrenita, kaj ankaŭ ĉiuj ĉi tie. Ĉiuj, kiuj scias kio okazis ĉagreniĝas pri la Brusela evento. Ni fuĝis Sirion kaj Irakon pro la samaj kialoj. Ni forlasis niajn landojn, niajn urbojn pro la samaj kialoj, pro la "Islama Ŝtato" kaj kamikazoj, mi opinias ke ni dividas la saman sorton », eksplikas siria rifuĝinto.

« Kompreneble, ni kontraŭstaras ĉiun personon, kiu mortigas alian. Ni estas humanitaraj rifuĝintoj, niaj domoj estis detruitaj, ni havis nek manĝaĵon, nek akvon, raketoj estis pafitaj super niaj kapoj ĉiutage, kion ni povis fari ? » diras alia, veninta de Kobani.

13an de novembro, en Parizo : Francio estas ŝokita kaj kun ĝi, tuta Eŭropo. De nun, tio estas certa, ili povas frapi, perforte, ie ajn, iam ajn. Tiam, la franca prezidento deklaras urĝan staton kaj... :

« Mia dua decido estas fermado de la landlimoj. Ni devas certigi al ni, ke neniu povos eniri por efektivigi ion ajn agon ».

Tiu sekureca retiriĝo plivastiĝos kaj radikaliĝos post malkovro de tiu pasporto ĉe unu el la kamikazoj de Parizo : siria pasporto registrita ene de grupo da migrantoj, elŝipiĝintaj sur la greka insulo Leros.

Ĉu teroristoj kaŝiĝas inter la rifuĝintoj ? Al tiu demando, en dubo, la eŭropaj landoj rapidege respondos. Ekde la morgaŭo de la parizaj atencoj, Pollando anoncas ke ĝi ne plu akceptos rifuĝintojn, kaj muroj de pikdratoj plu stariĝas ĉie en tuta Eŭropa oriento.

En Idomeno, la humanitara situacio estas tia, ke la greka ministro pri migrado elvokis timon, por la unua fojo, ke infanoj mortos. La rifuĝintoj estas do ege maltrankvilaj :

« Kio okazis en Belgio estas tre malbonaŭgura por ni, eble ili eĉ pli timos nin, eble ili estigos malfacilaĵon por la homoj ĉi tie, sed tiuj homoj nenion plu havas por perdi, ili ne povas retroiri », eksplikas siria rifuĝintino.

http://fr.euronews.com/2016/03/23/les-refugies-d-idomeni-dommages-collateraux-des-attentats-de-bruxelles/

https://www.youtube.com/watch?v=QJfz6x1xOtU

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }