16/03/2016
Hungario celebras sian nacifeston. La 15an de marto 1848, la lando ribelis kontraŭ la Habsburgoj postulante pli da civilaj rajtoj kaj interalie gazetliberecon.
Preskaŭ 170 jaroj poste, la Ĉefministro Orbán ĉeestas la tribunon, aŭskultita de 2000 ĝis 3000 personoj.
Akuzata pri proksimeco kun la ekstremdekstraj ideoj, li forte disigas sian landon.
Li iniciatis konstruadon de la kontraŭ-migranta barilo ĉe lia landlimo ekde la somero 2015.
Ĉi-marde, li fronte atakis Eŭropan Union.
« Ni ne povas lasi Bruselon dikti al ni sian leĝon. Ni ne lasos ilin trudi al ni sian kosmopolitan migradpolitikon. Ni ne lasos penetri krimon, terorismon, kaj kontraŭjudismon kiu ekflamigas la sinagogojn ».
Klara referenco al la migrantoj, inter aliaj ksenofobiaj deklaroj.
Ironie, Orbán estis multfoje akuzata de judaj organizaĵoj kaj esploristoj, ke li kreskigas kontraŭjudismon en Hungario.
La esprimo « kosmopolito sen radikoj » estis enkondukita de Stalino kaj referencas al la judaj intelektuloj konsiderataj kiel perfidaj al la nacio. S° Orbán scipovas elekti siajn vortojn…
Por multaj hungaranoj, tio estas netolerebla populisma devojiĝo. Mardon, la laciĝo de la instruistoj esprimiĝis.
Ili estis 20000 en Budapeŝto por manifestacii kontraŭ la eduka politiko de Orbán.
« Estas necese revizii la tutan sistemon. La problemoj estas profundaj. Ni ne plu instruas pensi, sed stulte parkerigi », indignas manifestaciantino.
Fine de 2014, kolero je ekvivalenta amplekso sukcesis submeti la registaron kaj akiris nuligon de interreta imposto.