Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 mars 2016 5 04 /03 /mars /2016 18:53
Protestado post la murdo de Berta Cáceres la 3an de marto en Tegucigalpo, Honduro. Reuters
Protestado post la murdo de Berta Cáceres la 3an de marto en Tegucigalpo, Honduro. Reuters

05/03/2016

Kanajla aŭ politika murdo ? La familio de la ekologiisma aktivulino Berta Cáceres, mortigita la 3an de marto, asertas ke temas pri murdo en rilato kun la ekologia lukto, kaj refutas la polican version.

La 3an de marto, tri nekonatoj penetris la hejmon de fama ekologiisma aktivulino, Berta Cáceres, kaj mortigis ŝin per kugloj, dum ŝi hejmeniĝis en La Esperanza, urbo nord-okcidente de la ĉefurbo Tegucigalpo, anoncas la honduraj ĵurnaloj.

Kiu mortigis Berta Cáceres, ĉefa gvidanto de la lukto kontraŭ pluraj projektoj de baraĵoj kaj defendo de la Indianoj en la lando? sin demandas la hondura ĵurnalo La Prensa.

La ĵurnalo memorigas, ke la "Interamerika komisiono pri homaj rajtoj" (CIDH) petis starigon de protektaj policaj aranĝoj, kiu tamen ne realiĝis « pro la premado efektivigitaj de la premgrupoj, kiuj defendas la minajn kaj elektrajn entreprenojn », komentas la Prensa.

Tuj post la anonco de tiu krimo la polico asertis, ke la aktivulino estis murdita de ŝtelistoj. Sed tiu prezentado de la faktoj ne estas ricevebla de la familio, kiu tuj kontestis la polican version, raportas La Prensa. « Ni ĉiuj scias ke pro ŝia ekologia batalo ŝi estis mortigita », asertas Berta Flores, patrino de la aktivulino, citita de la ĵurnalo.

« Ili volas timigi la loĝantaron per tiu politika krimo plenumita de kontraŭleĝaj grupoj ligitaj al la Ŝtato, gurdis ŝia edzo. »

Ekologiisma aktivulino ekde la 1990aj jaroj, Berta Cáceres sukcesis akiri interrompadon de la konstruado de hidroelektra baraĵo en 2013, pro kio ŝi ricevis premion de la Fondaĵo Goldman por Naturmedio, en Usono. Ŝi kreis kun sia edzo la "Nacia konsilio de la indianaj kaj popolaj organizaĵoj de Honduro" (Copinh) en 1993, ĉefaganto de la lukto por respekto de la loĝantoj vivantaj apud la grandaj projektoj de infrastrukturoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }