12/03/2016
En la kampejo de Idomeno, duono el la ĉeestantoj estas virinoj kaj infanoj. La edzo, la patro en la kazo de Nisrina, mortis. Li estis mortigita antaŭ tri jaroj fare de bombo en Alepo. De tiam, Nisrina vartas sole siajn kvin gefilojn.
« La situacio estas malfacila. Antaŭe, mi laboris hejme, kaj mia edzo estis ĉio por mi. Kaj nun mi rolas samtempe kiel patrino kaj patro, tio estas tre malfacila. »
Nisrina Ŝiko alvenis en Idomeno antaŭ dek tagoj, kun la revo daŭrigi sian vojaĝon al Eŭropo. De tiam, ŝi ne dormis.
« Kun kvin gefiloj, estas malfacile. Hieraŭ, kiam pluvis, miaj gefiloj kaj la kovrotukoj estis malsekegaj. Mi sekigis miajn gefilojn, enlitigis ilin, kaj de tiam ne plu dormas. »
La situacio estas katastrofa. Laŭ la NRO "Tutmondaj Kuracistoj", « dekoj da infanoj estas grave malsanaj », suferantaj pri diareo, febro, tusado, vomado, kaj eritemoj. La plej tuŝataj estas transportataj en grekaj malsanulejoj.