28/03/2016
Centoj da azilpetantoj manifestacias en Idomeno postulante malfermon de la landlimo kun Makedonio. Pli ol 11.000 personoj restas blokataj grekflanke, en la espero daŭrigi la balkanan vojon fermitan de pli ol semajno. Ateno provas deloki migrantojn en aliaj kampejoj, sensukcese.
« Hieraŭ, virino akuŝis ĉi tie, rakontas Hana, veninta de Damasko. Alia akuŝis bebon antaŭ 12 tagoj. La vivkondiĉoj ĉi tie ne estas elteneblaj, eĉ por bestoj. Ni ne akceptos ĝin. Ni estas homoj, ni havas rajtojn, kaj daŭre protestos ĝis malfermo de la landlimoj. »
Tiujn pasintajn tagojn, onidiroj pri eventuala malfermo de la landlimoj estigis homamasajn moviĝojn, sen perforto. Periodaj onidiroj, sed sen motivo, kiu grave elprovas la homojn ĉeestantajn en la kampejo.