Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mars 2016 2 15 /03 /mars /2016 09:31
La rifuĝintoj blokataj ĉe la landlimo inter Grekio kaj Makedonio, apud la vilaĝo Idomeno, trarompas la landlimon por atingi Makedonion la 14an de marto 2016. REUTERS/Alexandros Avramidis
La rifuĝintoj blokataj ĉe la landlimo inter Grekio kaj Makedonio, apud la vilaĝo Idomeno, trarompas la landlimon por atingi Makedonion la 14an de marto 2016. REUTERS/Alexandros Avramidis

15/03/2016

Incitegaj pro tagoj da atendo en malvarmo kaj koto, pluraj centoj da rifuĝintoj blokataj ĉe la landlimo inter Grekio kaj Makedonio, sukcesis eniri en Makedonion, sub la rigardo de grekaj policistoj, por provi daŭrigi sian vojiradon al Nordo.

Ŝnuro estas etendita super la rivero, inter makedonia bordo kaj greka bordo. Dum granda parto el la lunda posttagmezo, centoj da rifuĝintoj venante de la kampejo de Idomeno, virinoj kaj maljunuloj helpataj de la plej junaj, infanoj sur la ŝultroj de plenkreskuloj, sukcesis eniris en Makedonion, teneganta la ŝnuron. La akvo estas glacia, kelkaj ploras pro lacego, sed ĉiuj pasas.

Antaŭ kelkaj tagoj, ĉe la sama loko, du virinoj kaj viro dronis. La greka polico, superŝutita, ne malhelpas la migrantojn trapasi la riveron. La streta polica kordono ne kapablas haltigi la decidemajn migrantojn, psikologie elĉerpitaj, post tagoj en la greka kampejo de Idomeno, en kota tereno kaj sen bazaj higienaj kondiĉoj, dum la makedonia landlimo estas fermita de pasinta lundo.

Flanke de Makedonio, la reagoj de la aŭtoritatoj ne tuj okazis, kaj la kolumno de rifuĝintoj povis kolektiĝi kaj ekvojiri direkte al la vilaĝo Moin. Sed post du kilometroj, la rifuĝintoj estis ĉirkaŭitaj de la armeo. Parto el ili ŝajne jam estis perforte resendita al Grekio.

http://www.rfi.fr/europe/20160315-refugies-forcent-passage-grece-macedoine-idomeni

https://www.youtube.com/watch?v=8sL-EA3150E

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }