03/03/2016
Komence de la monato, sindikatoj de la ŝoseotransportoj en Senegalo lanĉis blokadon de la Gambia landlimo, kies prezidento unuflanke centobligis la prezon de la landlima imposto por la kamionoj kiuj eniras en la landon. Samtempe la kamionistoj en Gambio petis de sia registaro malaltigon de la podetalaj prezoj de la karburaĵoj konforme al la pograndaj prezoj. Rezulto? La prezidento malpermesis la sindikatajn aktivaĵojn kaj arestis tri sindikatajn gvidantojn. Unu el ili, Sheriff Diba, el la GNTCA (Nacia Asocio pri Kontrolo de la Transportoj) mortis en malliberejo. Laŭ atestoj, li suferis pri la perforta konduto fare de agentoj de la Nacia Agentejo pri Informoj. Ni postulas justicon por Sheriff kaj ties gambiaj kaj senegalaj kolegoj.
Retmesaĝo :
Sinjoro Prezidento Yahya Jammeh Babili Mansa,
Mi skribas al vi por informi vin pri mia ŝoko post la morto en malliberejo de la sindikatano Sheriff Diba, kaj la represiaj aranĝoj kontraŭ lia sindikato, la GNTCA - kaj petas de vi tujajn decidojn por :
Ĉesigi la represiajn aranĝojn kontraŭ la sindikato GNTCA, inkluzive de la justicajn persekutojn kontraŭ ties personaro kaj membroj.
Starigi enketan komisionon, kun partopreno de membroj de la GNTCA, por enketi kaj agadi pri la morto de Sheriff Diba.
Nuligi la plialtigon de la punaj impostoj truditaj al la senegalaj kondukistoj enirantaj en Gambion.
Partnerece kun la Internacia Federacio de la laboristoj de Transportoj (ITF) kaj la Sindikato de la Laboristoj en la Ŝoseotransportoj de Senegalo – Fortoj por la Ŝanĝo (STTRS-FC).
Kampanjo en Esperanto:
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2997