Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 mars 2016 4 17 /03 /mars /2016 08:41
Ismaël, Iranano, malsatstrikas, ankaŭ lia amiko Sassa (dekstre). Ambaŭ kudris al si la buŝon por esprimi sian malakordon.
Ismaël, Iranano, malsatstrikas, ankaŭ lia amiko Sassa (dekstre). Ambaŭ kudris al si la buŝon por esprimi sian malakordon.

17/03/2016

Ene de la suda parto de la « Ĝangalo », nur restas kelkaj izolitaj barakoj, kaj kelkaj informbudoj aŭ vivlokoj, domaĝitaj de la elpeladoj. En unu el tiuj kabanoj, naŭ Irananoj komencis merkredon 16an tagon da malsatstriko. Tiuj ĉi, kiuj kudris al si la lipojn dum la unuaj tagoj de malmuntado.

« Tion ni faras por ĉiuj rifuĝintoj », eksplikas Ismaël kaj Sassa, du Irananoj kiuj malsatstrikas. « Tio estas kolektiva ago ». Ilia ago eksplikiĝas per la streĉo kiu regas en la «Ĝangalo» kontraŭ la migrantoj de pluraj semajnoj. « La registaro utiligas perforton kontraŭ la migrantoj. Pro tio ni deziras manifesti nian malakordon. »

« Je la 10a horo, delegacio de la prefektejo venis, akompanata de policistoj, por renkonti la strikantojn en la celo, ke ili ĉesigu ilian movadon, eksplikas Philippe Wannesson, fondinto de la blogo Passeurs d’hospitalité. Interŝanĝe kontraŭ tuja loĝigo en « paŭzcentro », rapidiga ekzameno de ilia azilpeto, kaj garantio ke ili ne estos resenditaj al Irano. »

« Garantioj de la Ŝtato »

Merkredon, dum gazetkunsido okazis en la jurcentro de la «Ĝangalo», la prefektejo de la departemento Pas-de-Calais interparolis kun kelkaj el tiuj Irananoj. « Ni atendas garantiojn, aldonas Ismaël. Ni ne ĉiuj volas restadi en Francio, nia celo plu estas Britio. »

Amasigitaj en sia kabano, la strikantoj pli malpli eltenas la situacion. « Ni provas konservi niajn fortojn. Sed tio estas malfacila resti staraj. »

La 9 Irananoj daŭrigos sian malsatstrikon « tiel longe kiel ni ne havos garantiojn de la Ŝtato. Ni volas realajn solvojn, ne promesojn. »

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }