Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mars 2016 2 01 /03 /mars /2016 10:09
Francio : Kaleza « ĝangalo » : la elpelado estas kvalifita kiel « perfido »

01/03/2016

Lundon, la prefektejo komencis detrui la loĝejojn, en la kampejo de migrantoj en Kalezo, kun helpo de la policistoj…

En aprilo 2015, la kampejo de migrantoj en Kalezo instaliĝis iniciate de la aŭtoritatoj. Tiuj ĉi definitive ŝanĝis sian opinion, ĉi-lundon, uzante tri taĉmentojn da CRS (ĉirkaŭ 50 viroj) por detrui parton de la dometoj kaj kelkafoje elpeladi iliajn okupantojn. En malferma letero adresita al la ministro pri la Internaj aferoj, Bernard Cazeneuve, "Tutmondaj Kuracistoj" akuzas la Ŝtaton, ke ĝi forneis sian parolon « ne elpeladi la migrantojn per forto ».

Plorigaj gasoj kaj akvokanonoj

La elpelado okazis en streĉega etoso, ĉefe posttagmeze. Al la ŝtonoj ĵetitaj fare de ĉirkaŭ 150 personoj, laŭ la prefektejo, la CRS rebatis per plorigaj gasoj kaj akvokanonoj, laŭ atestantoj. « Elektro estis malŝaltita en kelkaj vivolokoj, interalie en la lernejo (ECOLE) », asertas ankaŭ volontulino.

Fine de la posttagmezo, kabanoj ekflamiĝis, estigante eksplodon de gasbotelo kaj kvar arestadoj okazis : tri aktivuloj No Border kaj neplenaĝula migranto pro ŝtonĵetoj kaj memvola incendio, laŭ la prefektejo.

« Perfido »

Laŭ la asocioj de helpo al la migrantoj, tiu operaco estas « vera perfido ». « La prefektejo anoncis limtempon de tri semajnoj kaj promesis efektivigi tiun operacon de malmuntado en paca maniero », denuncas Virginie, el la "laika lernejo de la chemin des Dunes (de la vojo de la Dunoj)"

« Male al tio, kio estis anoncita, la prefektejo detruigis dometojn plenvintre, kie plu vivas homoj, bedaŭras François Quennoc, sekretario de la "Gastejo de la migrantoj". Tiu perforta ago nur delokas la problemon. Grupo da sudananoj, ekzemple, anoncis ke li iros kaŝiĝi aliloke en Kalezo. »

Incidentoj ĉirkaŭ la sociaj helpskipoj

Siaflanke, la prefektejo de la departemento Pas-de-Calais sin pravigas. « Tiu sekureca kordono estis decidita post la incidentoj kiuj okazis vendredon. La sociaj helpskipoj, kiuj proponis gastigon ekster Kalezo al la migrantoj, estis ĝenataj dum sia misio fare de ekstremismaj aktivuloj », ŝi substrekis. La misio de la sociaj helpskipoj daŭru samkondiĉe dum la venontaj tagoj.

Ĵaŭdon, la registaro akiris aprobon ĉe la administra tribunalo de Lilo favore al parta evakuado de la kampejo, kontestata de la migrantoj kaj de asocioj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }