Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 mars 2016 4 10 /03 /mars /2016 20:49
Francio : Inter 224.000 kaj 500.000 personoj sur la stratoj kontraŭ la reformo de la laborkodo

10/03/2016

La plej grava kolektiĝo okazis precipe en Parizo. 29.000 laŭ la polico, 100.000 laŭ la sindikato CGT. Kiel kutime la ciferoj varias. Naciskale, la registaro anoncas 224.000 manifestaciantojn, la sindikato FO inter 400.000 kaj 500.000.

Ĉiazokaze, ĉiuj surstratiĝis por kontraŭstari la leĝprojekton pri reformo de la laborkodo.

Inter ili, multaj junuloj kaj interalie liceanoj. Inter 50 kaj 100 liceoj estis blokitaj ĉie en la lando.

Tiu tago estas testo por la opoziciuloj al la leĝo, ĉar la batalo kun la registaro ŝajne daŭros.

« La mesaĝo estas klara » : « ĝi petas de la prezidento S° Hollande kaj la ĉefministro Manuel Valls, ke ili ĉesigu paŭsi la proponojn de la mastraro » eksplikas Philippe Martinez, ĝenerala sekretario de la CGT. Same kiel FO, la CGT petas eksigon de la leĝprojekto.

Francio : Inter 224.000 kaj 500.000 personoj sur la stratoj kontraŭ la reformo de la laborkodo

La movado disvastiĝis en tuta Francio. Kiel ĉi tie, en Marsejlo, kie ĉirkaŭ 5.000 manifestacianoj estis nombritaj

Gravaj defiladoj ankaŭ okazis en Tuluzo, Liono aŭ Lilo… entute 150 kolektiĝoj okazis.

La lasta studenta ampleksa movado datiĝas de 2006 kontraŭ la CPE, kiu akiris eksigon de la leĝo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }