Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mars 2016 3 09 /03 /mars /2016 09:06
Eŭropo : la eŭropa projekto de lukto kontraŭ la krizo de migrantoj estas viglege denuncita de pluraj NROj

09/03/2016

"Internacia Amnestio" denuncas « frenezecon de fermado de la landlimoj ».

Sama indigno ekestis flanke de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, Filippo Grandi, kiu esprimiĝis hieraŭ antaŭ la Eŭropa parlamento.

« Unue, mi deziras esprimi mian profundan maltrankvilon pri la akordo, kiu implicus resendon de ĉiu persono, de lando al alia, eĉ ne menciante la principojn de protektado de la rifuĝintoj, konforme al la internacia leĝaro. Azilpetanto ne devus esti resendita en alian landon nur kondiĉe ke tiu ĉi lando prenas sur sin la respondecon de lia akceptado. »

Unuiĝintaj Nacioj opinias, ke la Projekto de Bruselo kaj Ankaro ne respektas la Eŭropan Konvencion pri homaj rajtoj. Konvencio kiu antaŭvidas ke ĉiu dosiero de la migrantoj estu ekzamenita antaŭ ol decidi elpeladon.

http://fr.euronews.com/2016/03/09/le-projet-europeen-de-lutte-contre-la-crise-migratoire-est-sous-le-feu-des/

https://www.youtube.com/watch?v=TNNM6Jva0vs

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }