Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mars 2016 3 02 /03 /mars /2016 15:14
La policistoj estis multnombre deplojitaj, mardon 1an de marto, en la stratoj de Ramalaho. AFP PHOTO / ABBAS MOMANI
La policistoj estis multnombre deplojitaj, mardon 1an de marto, en la stratoj de Ramalaho. AFP PHOTO / ABBAS MOMANI

02/03/2016

Manifestacioj de instruistoj ekestis ĉi-mardon en pluraj urboj de Cisjordanio. La instruistoj, dungitaj de la Palestina Aŭtoritato, strikas de pli ol dek kvin tagoj. Ili postulas altigon de siaj salajroj. Ĉar la policistoj malhelpis ilin manifestacii pasintsemajne en Ramalaho, ili povis kolektiĝi ĉi-mardon antaŭ la ministrejo pri Edukado. Sed la policistoj estis amase deplojitaj en la stratoj.

Pluraj centoj da palestinaj instruistoj, pliparte virinoj, troviĝas antaŭ la ministrejo pri Edukado en Ramalaho. La konstruaĵo estas protektata de dekoj da policistoj kun kaskoj kaj ŝirmiloj.

Laŭ tiu strikanta instruistino pri anglalingvo, tio akcepto estas senmezura : « Tiuj policistoj, estas niaj fratoj, patroj, kuzoj. Ŝajnas ke ĉiuj timas nin. Sed mi ja konas ilin, mi ne timas. Ni ne reprezentas danĝeron. Ni simple postulas niajn rajtojn. Ni deziras paroli kun iu, kiu pravigos nin », ŝi asertas.

Superŝutita de la evento, unu el la palestinaj sindikataj respondeculoj denuncis la influadon sur la movado de "Hamaso", la palestina islama partio. Akuzo dementita de tiu alia manifestaciantino, kiu postulas la altigon de la salajroj planitan de la akordo subskribita en 2013. « Mi instruas de dudek jaroj, kaj ricevas apenaŭ po 600 eŭrojn monate, ŝi eksplikas. Kompreneble tio ne sufiĉas. Kaj por tiuj, kiuj havas gefilojn, tio tute vere ne sufiĉas. Oftege, ili havas almenaŭ sep personojn por vivteni.

Tiu kolero de la funkciuloj povus eĉ iom pli malfortigi la palestinan registaron. Ĉi-lundon, israela ministro sin deklaris konvinkita pri la baldaŭa disfalado de la Palestina Aŭtoritato.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }