Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 février 2016 2 09 /02 /février /2016 15:19
Zimbabvo : la lando suferas pri escepta sekeco

09/02/2016

Zimbabvo estis deklarita en stato de natura katastrofo, dum la lando suferas de pluraj monatoj pri terura sekeco, periodo de la jaro, kiu ĝuste estas la tempo de semado.

16.000 bovinoj mortis kaj 75% el la rikoltoj estis detruitaj, asertas la registaro. La lando do devos amase importi maizon, bazan nutraĵon en Zimbabvo. Sed la prezoj de la manĝajoj altiĝas.

« Tio emfazas la situacion de Zimbabvo kaj de la suda regiono de Afriko, en la celo agnoskigi tiun enorman problemon fare de la donacantoj kaj de la internacia komunumo », asertas Eddie Rowe, direktoro de la "Tutmonda nutraĵ-programo" en Zimbabvo.

Kvarono el la loĝantaro de la lando, t.e preskaŭ 2 milionoj kaj duono da personoj, estas en situacio de nutraĵa malsekureco anoncas la registaro, laŭ kiu la punoj truditaj de okcidento (pro malobservadoj pri homaj rajtoj) kontribuas al la malkreskado de agrokulturaj produktaĵoj. Laŭ ties kontraŭuloj, la agrara reformo de la prezidento Mugabe malfortigis la agrokulturon de la lando.

En aprilo komenciĝos la sekeca sezono. Ĝi daŭros 5 monatojn.

neniammilitointerni - dans Divido de riĉaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }