16/02/2016
Raporto ellaborita de skipo de brazilaj kaj argentinaj kuracistoj, akuzas pesticidon destinitan al la lukto kontraŭ dengo. Tiu ĉi povus esti kaŭzo de mikrocefalioj ĉe la suĉinfanoj, imputitaj ĝis nun al la viruso Zika.
Brazilo, plej tuŝata lando kun pli ol miliono kaj duono da infektoj, indikis ke la viruso "Zika" estas je origino de la kreskanta nombro de misformaĵoj de fetoj.
Pesticido kulpa pri denaskaj misformaĵoj
La raporto, kunordigita de la Doktoro Avila Vazquez, pediatro specialigita pri novnaskitologio, estis malkovrita de la revuo Paris Match. Tiu raporto denuncas la kulpon de la piriproksifeno, insekticido produktata de la japana filio de Monsanto.
« La detektado de miloj da kazoj de denaskaj misformaĵoj ĉe la infanoj, kies gravedaj patrinoj loĝas en areoj, en kiuj la brazila registaro aldonis piriproksifenon en la kranakvo, ne estas koincido, malgraŭ la aserto de la ministrejo pri Sano, kiu kulpigas la viruson Zika », eksplikis la esploristoj.
La kuracistoj indikas ankaŭ, ke la antaŭaj epidemioj de "Zika", malsano relative malgrava, ne kaŭzis denaskajn misformaĵojn ĉe la novnaskitoj, inkluzive en areoj, kie 75% el la loĝantaro estis infektataj. Aliparte, ili establis ligilon inter la ĵusa uzado de la pesticido, kaj la altiĝo de kazoj de mikrocefalioj en Brazilo. Por argumenti siajn dirojn, ili substrekas interalie, ke « en 404 mikrocefalioj en Brazilo, nur 17 (4,2%) estis pozitivaj je la viruso "Zika" ». Ĝis nun, nek vakcino, nek traktado ekzistas. Laŭ la "Monda Organizaĵo pri Sano", la klinikaj grandskalaj provoj pri vakcinoj komenciĝos nur post 18 monatoj.