Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 février 2016 6 20 /02 /février /2016 12:28
Usono : Albert Woodfox, la plej malnova malliberulo en izoliteco, estis liberigita post kvar jardekoj da enkarcerigo

20/02/2016

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/06/usono-albert-woodfox-en-izoliteco-de-antau-43-jaroj-restas-finfine-en-malliberejo.html

En Usono, la plej malnova malliberulo en izoliteco , Albert Woodfox, estis liberigita post kvar jardekoj da enkarcerigo en izoliteco, daŭro kiu estigis internaciajn protestojn, anoncis liaj advokatoj.

Albert Woodfox, nigrulo kiu festas sian 69-an datrevenon ĉi-vendrede, estis kondamnita kun du aliaj nigruloj, Robert King kaj Herman Wallace, pro la murdo en 1972, de provoso en la pundomo Angolo, en Luiziano.

Li estis membro de la Black Panther Party, radikala movado kiu volis protekti la nigrulojn el la policaj ekscesoj, en epoko kiam la karcera medio estis aparte fokusita sur la rasaj demandoj.

Alfred Woodfox ĉiam neis la mortigon de la provoso. Li estis kondamnita sen efektivaj pruvoj sed post atestoj de tri malliberuloj. La kondamno de Robert King estis nuligita, post 30 jaroj en izoliteco.

« Eĉ se ni estas ege feliĉaj pri la liberigo de Albert Woodfox, nepravigeble estas, ke li suferis, jardekon post jardeko, pri tiuj kondiĉoj de mallibereco en izoliteco, dum pli longa periodo ol iu ajn alia en la historio de Usono », deklaris George Kendall, advokato de Woodfox.

La sorto de S°j Woodfox, King kaj Wallace, kromnomitaj la « Tri de Angolo », estigis mobilizadon de NROj pri defendo de homaj rajtoj, interalie "Internacia Amnestio".

http://tempsreel.nouvelobs.com/en-direct/a-chaud/18144-etats-unis-albert-woodfox-ancien-prisonnier-isolement.html

https://www.youtube.com/watch?v=S5NjN23z6Rw

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }